Eŭtekto

miksaĵo kies fanda temperaturo estas malpli alta ol tiuj de ĝiaj komponantoj

En fiziko kaj kemio, eŭtekto[1] estas homogena miksaĵo, kies fandopunkto estas pli malvarma ol la fandopunktoj de ĉiuj el la komponantoj, kiu estas loke minimuma en la spaco de diversaj eblaj proporcioj de la miksaĵo.

Grafo de la fandopunkto T kiel funkcio de la proporcio inter du specioj A kaj B. La eŭtekta punkto estas la punkto, ĉe kiu la fandopunkto estas minimuma.

Difinoj redakti

Supozu homogenan miksaĵon de   specioj, kies proporcioj estas  , tiaj ke

 .

Do, la fandopunkto   estas funkcio de la   sendependaj variabloj priskribantaj la proporciojn. La fandopunktoj de la puraj specioj estas

 
 
 
 .

Ĉe punkto  , eblas, ke la fandopunkto estas pli malgranda ol la fandopunktoj de la puraj specioj:

 .

Se tio okazas, do la eŭtekta temperaturo estas la plej malvarma fandopunkto ebla per tia miksaĵo:

 .

La eŭtekta proporcio estas la proporcio ĉe la eŭtekta temperaturo. La miksaĵo ĉe la eŭtekta proporcio nomiĝas eŭtekto.

Ekzemploj redakti

La plej familiara ekzemplo de eŭtekteco estas solvaĵo de natria klorido en akvo: la solvaĵo glaciiĝas ĉe pli malalta temperaturo ol pura akvo (kaj ankaŭ natria klorido). Tial, disŝuto de salo sur glacion povas degeligi la glacion.

Miksaĵo de etanolo kaj akvo ankaŭ montras eŭtektecon, sed la eŭtekta proporcio estas tre proksima al pura etanolo. Tiu fakto limigas la purecon de etanolo havebla per frakcia frostigo.

Eŭtektaj alojoj de metaloj estas ofte uzata por lutado: en eŭtekta alojo, fando kaj resolidiĝo ne ŝanĝas la proporciojn.

Historio kaj etimologio redakti

La koncepto de eŭtekto difinis la angla kemiisto Frederick Guthrie (1833–1866) en 1884. La nomo devenas de la helenaj vortoj εὖ (bone) kaj τῆξῐς (fando), kaj tiel laŭlitere signifas “bonfandaĵon”.

Piednotoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti