EŭtocioEŭtokio el Aŝkelon (ĉ. 480 - ĉirkaŭ 540) estis greka matematikisto kiu vivis en la unua epoko de Bizanco.

Oni ne konas originan rezultojn de Eŭtokio kvankam estas neprobabla ke li atingis ilin. El li oni konservas komentariojn al la kvar libroj de la Konikaj de Apolonio de Pergo kaj al la verkoj de Arkimedo, nome Pri la ekvilibro de la ebena figuro, Pri la sfero kaj la cilindro kaj Pri la mezuro de la cirklo.

La komentarioj de Eŭtokio konstituas gravan fonton kiu klarigas nekonatajn aspektojn de la historio de la greka matematiko. Partikulare, la komentario al la verko de Arkimedo Pri la sfero kaj la cilindro enhavas aprezatan recenzon de antikvaj solvoj al la problemo de la duobligo de la kubo.

Bibliografio redakti

  • Arquímedes. Eutocio (2005). Tratados I. Comentarios. Madrid: Editorial Gredos. ISBN 978-84-249-2757-8.
  • Mugler Charles (eld.), Archimède, tome IV (Commentaires d’Eutocius et fragments), Paris, Les Belles Lettres, 1972.