Eŭzebio de Nikomedio

episkopo de Nikomedio
Tiu ĉi artikolo temas pri ariana episkopo de Konstantinopolo. Pri aliaj samnomaj homoj vidu la apartigilon Eŭzebio.

Eŭzebio de Nikomedio (naskiĝdato nekonata, mortis en 341) estis kristana ariana episkopo de la 4-a jarcento, fama ĉar li baptis la mortantan imperiestron Konstantinon la 1-an.

Eŭzebio de Nikomedio
ĉefepiskopo de Konstantinopolo
Regado 338 ĝis 341
Persona informo
Ευσέβιος ο Νικομηδείας
Naskiĝo nekonata
Morto 341
en Konstantinopolo
Religio ariana kristanismo
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis episkopo antaŭe de Bejruto de Fenicio poste de Nikomedio, kie rezidis la imperiestra kortego kaj, fine de Konstantinopolo ekde 338 ĝis la morto. Li parencis kun la familio de Konstantino la 1-a[1] kaj en granda konsidero ĉe la imperiestro, kiu kun Licinio legalizis kristanismon en 313.

En la unua koncilio de Niceo de 325 la arianismo estis kondamnita kaj Eŭzebio, kiel Ario, estis ekzilita. La arianisma ideo ĉiukaze restis multe radikita ene de la orienta eklezio ĝispunkte ke en 328 estis revokitaj al iliaj sidejoj la episkopoj ekzilitaj.

Eŭzebio en 337 baptis la mortantan imperiestron Konstantinon la 1-an. Fariĝinte en 339 patriarko de Konstantinopolo. Eŭzebio engaĝiĝis kontrasti sian decidan kontraŭulon Atanazion episkopon de Aleksandrio, kaj sukcesis lin plurfoje igi ekzilita. En 340 papo Julio la 1-a kunvokis koncilion en Romo kie Atanazio estis rehabilitita antaŭ 50 episkopoj. Malĉeestis, fakte, la ariana frakcio kiu, konstratiĝe kaj laŭvole de Eŭzebio, organizis koncilion en 341 en Antioĥio kie estis proponita la kompromisa formulo laŭ kiu Kristo kaj la Patro eterne kunekzistis: estis male evitata la diskutata punkto de la samsubstanceco.

Eŭzebio mortis samjare, sed ne post esti nomumita episkopo de la Gotoj Ulfilo, kiu disvastigis sian kristanismon inter la barbaraj Gotoj. Eŭzebio, kiel Ario, estis edukita ĉe la Lukiana skolo. Lukiano el Antioĥio instruadis ke la Filo de Dio ne povis esti Dio ĉar kreita de la Patro, instruaĵo kiu provokis multajn diskutojn finiĝintajn en dekoj da koncilioj por ĝin pliklarigi kaj , fine, refuti. Sinteze, la disputo estis: “Ĉu Kristo estis kreita aŭ generita de la Patro?”. Arianismo opiniis ke li estis kreita kaj ne generita, kaj pro tio ne Dio kiel la Patro.

Notoj redakti

  1. Amiano Marĉelino, Res Gestae, XXII,9,4.

Vidu ankaŭ redakti