ELN estas hispana mallongigo de Ejército de Liberación Nacional (tio estas "naciliberiga armeo") kaj en tiu artikolo oni aludas al tiu kreita de Che Guevara en Bolivio.

Mapo de Bolivio. La kvadrato markas la agozonon de la gerilo de Che Guevara en 1966-1967.

Ĝi nomiĝis laŭhistorie ankaŭ kiel CERRITO aŭ Gerilo de Ñancahuazú pro la nomo de la loko kie disvolviĝis tiu grupo en 1966 kaj 1967, kio finis per la morto de Che kaj de la plej parto de la membroj de la grupo. Ĝi setlis je baza kampadejo en bieno trapasata de la rivero Ñancahuazú, sezona alfluanto de la rivero Grande, je 250 km sude de la urbo de Santa Cruz.

Eksteraj ligiloj redakti