Eadric (m. la 31-an de aŭgusto 687) estis reĝo de Kent ekde 685.

Li estis filo de Ecgberht la 1-an kaj nevo de Hlothere. Ŝajne dum iom da tempo Hlothere regis kune kun Eadric: estas leĝoj eldonitaj je ambaŭ iliaj nomoj. Sed ili kverelis kaj en 685 Hlothere ekzilis Eadric, kiu iris al Sussex, kie li kunigis armeon: Eadric venkis Hlothere, kiu mortis pro vundoj la 6-an de februaro. Tamen post nelonge Caedwalla, reĝo de Wessex, invadis Kent kaj venkis Eadric, entronigante sian fraton Mul.

Laŭ franka kroniko, Eadric mortis la 31-an de aŭgusto 687.