Eadwulf (m. 717) estis reĝo de Northumbria, Anglio, de decembro 704 al februaro aŭ marto 705.

Eadwulf
Persona informo
Eadwulf I
Naskiĝo 1-an de januaro 700 (0700-01-01)
Morto 1-an de januaro 717 (0717-01-01) (17-jaraĝa)
en Dalriada
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Infanoj Earnwine vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Decembron 704 mortis Aldfrith, kiu regis Northumbria ekde 685. Ties filo Osred la 1-a tre junis kaj Eadwulf kaptis la tronon. Pri lia deveno restas neniuj informoj.

Unue li ĝuis la subtenon de gravuloj kiel la potenca nobelo Berhtfrith. Tamen sekvis krizo: Sankta Wilfrid, ekzilite de Aldfrith, deziris reveni en Northumbria sed Eadwulf malpermesis tion. Berhtfrith subtenis Wilfrid kaj estis mallonga enregna milito kiu finiĝis per sieĝo de Bamburgh, kiun Berhtfrith kaj subtenantoj de Osred kaptis. Eadwulf estis ekzilata, verŝajne al la regno de la piktoj, kaj Osred altroniĝis.

Eadwulf mortis en 717. En 740 Earnwine, filo de Eadwulf estis mortigata pro ordono de Eadbert (reĝo de Northumbria de 737 al 758). Eardwulf, pranepo de Eadwulf, iĝis reĝo en 796.