Ealdwulf (East Anglia)

Ealdwulf (m. 713) estis anglosaksa reĝo de East Anglia, Anglio de 664 al sia morto. Lia kvardek-naŭa regado estis inter la plej longdaŭra de iu ajn anglosaksa reĝo.

Ealdwulf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 700 (0700-01-01)
Morto 1-an de januaro 713 (0713-01-01) (13-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Wuffingas vd
Patro Æthelric vd
Patrino Hereswith vd
Infanoj Aelfwald vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno redakti

Ealdwulf estis filo de Aethelric, filo de Eni, filo de Tytila, reĝo de East Anglia de 578 al ĉ. 599, kaj filo de Wuffa. Li estis kuzo de tri antaŭaj reĝoj de East Anglia, Anna, Aethelhere kaj Aethelwold. Lia patrino estis Hereswith, fratino de sanktulino Hilda el Whitby. Ili estis filinoj de Hereric kaj Breguswith, de la domo de Edwin el Northumbria.

Ealdwulf naskiĝis en kristana reĝa familio. Lia patrino estis baptita kun sia fratino, kaj alia anoj de la reĝa familio de Northumbria, per Sanktulo Paulinus je 626. Ŝia patro, Hereric, la nevo de Edwin, estis mortigita en la regno de Elmet; kaj do Edwin mortigis Ceretic, la reĝo de Elmet, malgranda tempo post li reĝiĝis de Northumbria (616). Ŝia edziniĝis al Aethilric inter 626 kaj 633, kiam Cadwallon ap Cadfan mortigis Edwin-on.

Fruaj jaroj redakti

Liaj gepatroj estis kristanaj. Tamen post kiam li ekregis, Ealdwulf diradis ke dum sia infanaĝo li vidis templon kie Raedwald estigis altarojn dediĉitajn kaj al Kristo kaj al la paganaj dioj de la anglosaksoj.

Regado redakti

Ealdwulf iĝis reĝo post kiam Aethelwold mortis pro pesto en 664.

Dum lia regado anoj de la reĝa familio de East Anglia, Aethelfryth kaj Seaxburh, iĝis abatino de grava abatejo ĉe Ely.

En 686 Caedwalla, reĝo de Wessex, invadis Kent. Ŝajnas ke Ealdwulf eble subtenis la reĝon de Kent: en 693-4, laŭ Vilhelmo de Malmesbury, Ine, kiu sekvis Caedwalla kiel reĝo de Kent, venkis kaj forpelis la nobelojn de East Anglia: ĉar Ealdwulf daŭre regis, verŝajnas ke la batalo okazis en Kent.

Idoj redakti

Oni ne scias la nomon de la edzino de Ealdwulf. Li havis almenaŭ du gefilojn:

  • Aelfwald, kiu sekvis lin kiel reĝo de East Anglia
  • Ecgburga, kiu iĝis abatino