Eannatum estis reganto de la antikva sumera urboŝtato Lagaŝ en la 25-a jc. aK.. Li estis filo de Akurgal, nepo de Ur-Nanŝe. Li estas la unua mezopotamia reganto, kies provo por regnofondo estas historie pruvita.

Eannatum
Persona informo
Naskiĝo
en Lagaŝ
Morto
en Lagaŝ
Familio
Patro Akurgal vd
Gefratoj En-anna-tum I vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
idealigita figurigo de Eannatum, gvidante, antaŭirante la soldatojn

En la unua parto de lia regado, li okupis post gravaj bataloj - en kiuj eĉ li vundiĝis kaj ne povis plu batali - la urbon Umma kaj difinis la limon. La eventojn rakontas la vultura steleo. laŭ la steleo, li okupis urbojn Elam kaj Ur.

En la dua parto de lia regado, li sciigas pri akiro de urboj Kis, Suzo, Mari kaj Uruk. Li verŝajne regis dum mallonga tempo tutan Sumeron kaj Elamon.

Li estas konta kiel grava kontruisto. Li fondis multajn preĝejojn, kontruigis palacojn, ĉefe en Lagaŝ, sed ankaŭ aliloke, kie oni rekonis lian regadon. El dokumentoj estas konate, ke li tute trakonstruis la urbon Nin, fosigis kanalojn kaj akvorezervejojn. Tiu Nin estis verŝajne antaŭulo de Ninive.

Lin sekvis kiel reganto de Lagaŝ, Enannatum la 1-a, lia frato.