Eanred (m. ĉ. 841) estis reĝo de Northumbria, Anglio, verŝajne ekde ĉ. 810.

Eanred
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 749 (0749-11-30)
Morto 1-an de januaro 841 (0841-01-01) (91-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Patro Eardwulf vd
Infanoj Aethelred la 2-a (Northumbria) vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ŝildo kiu rememorigas la renkonton de Egbert de Wessex kaj Eanred ĉe Dore

Li estis filo de Eardwulf, kiun li sekvis kiel reĝo de Northumbria, kaj li mem estis sekvata de sia filo Aethelred la 2-a.

Laŭ la Anglosaksa Kroniko, en 827 (fakte, pli verŝajne en 829) Egbert, reĝo de Wessex, "kondukis armeon kontraŭ la loĝantoj de Northumbria ĝis Dore [vilaĝo de Jorkŝiro], kie ili renkontis lin, kaj li proponis kondiĉojn por obeo kaj subjugigo, post kies akcepto ili [la invadantoj] revenis hejmen." Tiel Egbert iĝis superulo de tuta anglosaksa Anglio.

Dum la regado de Eanred aperis novaj malgrandaj moneroj kun malmulte da arĝento. Tiuj estis fabrikataj en Jorko, kaj la distribuo sugestas ke ili servis pli por impostpagado kaj por eksterlanda komerco, ol por ĉiutaga vivo.