Ebersbach (Saksio)

parto de la urbo Ebersbach-Neugersdorf en Germanio

Ebersbach estas eksa memstara urba komunumo en Germanio, kiu ekde la 1-a de januaro 2011 kun la najbara urbo Neugersdorf kuniĝis al nova urba komunumo Ebersbach-Neugersdorf. Ĝi troviĝas en la distrikto Görlitz de la federacia lando Saksio. Fine de 2010, tuj antaŭ la kuniĝo, la urba komunumo Ebersbach havis 7963 loĝantojn. Ambaŭ urboj, kaj Ebersbach kaj Neugersdorf, dokumente unuafoje menciiĝis en 1306 kaj do havas signifan historion. Jam en 1925 estis planoj administre kunigi la du loĝlokojn, sed praktike la plano tamen nur efektiviĝis en 2011.

Ebersbach
Blazono
Ebersbach (Saksio) (Germanio)
Ebersbach (Saksio) (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Görlitz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03586
Poŝtkodo 02730
Aŭtomobila kodo GR
Politiko
Adreso de la administrejo Weberstraße 22
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 14° 35′ O (mapo)51.00833333333314.585277777778Koordinatoj: 51° 0′ N, 14° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 382 m
Areo 14,89 km²
Oficiala retejo http://www.ebersbach-sa.de/
vdr
la baroka luterana kirko
tipa historia domo
unu el pluraj fontoj de la rivero Spree