Ebola epidemio en Okcidentafriko (2014)

Epidemio de Ebola malsano en Okcidenta Afriko komenciĝis en Gvineo en februaro de 2014 kaj daŭris ĝis 2017, atestita en Liberio, Sieraleono, Niĝerio kaj, eble, en Malio. La okazaĵo estis unika: tia epidemio unuan fojon komenciĝas en Okcidenta Afriko, tial kuracistoj en siferintaj landoj ne scipovis defendi la loĝantaron, kio riskis kaŭzi amaspanikon kaj misinformadon[1]. Eŭropa Komisiono, CEDEAO, CDS kaj aliaj gravaj organizaĵoj de la mondo sendis monrimedojn kaj helpantaron por helpi al gvinea registaro kontraŭstari al la epidemio. Laŭ asertoj de Keiji Fukuda, direktoro pri sekureco de la Monda Organizaĵo pri Sano, ĉi tiu epidemio estis la plej forta[1].

Ebola epidemio la 8-an de aŭgusto 2014

La 8-an de aŭgusto 2014 Monda Organizaĵo pri Sano nomis la epidemion tutmonda minaco[2]. La usona Nacia Instituto de Sano la 26-an de novembro 2014 anoncis sukceson de unua provo de Ebola-vakcino.[3]

Unuaj kazoj redakti

Unuaj malsaniĝoj estis registritaj en Konakrio kaj en suda parto de Gvineo la 9-an de februaro 2014. La informon, ke ili estis kaŭzitaj de Ebolo-viruso, gvinea ŝtatestraro agnoskis la 25-an de marto 2014 uzante rezultojn de esplorado, organizita en laboratorio de Instituto Pasteŭro (Liono, Francio)[4]. La 26-an de februaro 2014 Pasteur-Instituto deklaris, ke la viruso estas Zaire ebolavirus[4]. La 26-an de marto gvinea Ministerio pri sanprotekto ankaŭ malpermesis manĝadon de populara tie viando de vespertoj, konsiderante ilin plej danĝeraj disvastigantoj de la malsano[5]. La 31-an de marto 2014 CDS sendis al Gvineo teamon el 5 homoj por helpado al gvinea Ministerio pri sanprotekto kaj MOS pri luktado kontraŭ la epidemio.

Nuna situacio redakti

Statistiko de malsanuloj kaj mortintoj laŭ landoj:

Ŝtato Ekmalsanis Mortis
Entute 2615[6] 1427[6]
  Gvineo 406[6]
  Liberio 624[6]
  Sieraleono 392[6]
  Niĝerio 5[6]
  Malio 6 0
  Kanado 1 (supozeble)[7] 0

Kronologio de la epidemio redakti

 

Statistiko pri malsanoj dum printempo kaj somero de 2014 por 4 suferintaj landoj (laŭ CDS):

Dato Entute Gvineo Liberio Sieraleono Niĝerio
malsanoj mortoj malsanoj mortoj malsanoj mortoj malsanoj mortoj malsanoj mortoj
18-a de aŭgusto 2014 2473 1350 543? 396 834? 561 848? 374 15? 4
16-a de aŭgusto 2014 2240 1229 543 394 834 466 848 365 15 4
13-a de aŭgusto 2014 2127 1145 519 380 786 413 810 348 12 4
11-a de aŭgusto 2014 1975 1069 510 377 670 355 783 334 12 3
9-a de aŭgusto 2014 1848 1013 506 373 599 323 730 315 13 2
8-a de aŭgusto 2014 1779 961 495 367 554 294 717 298 13 2
4-a de aŭgusto 2014 1711 932 495 363 516 282 691 286 9 1
1-a de aŭgusto 2014 1603 887 485 358 468 255 646 273 4 1
30-a de julio 2014 1440 826 472 346 391 227 574 252 3 1
27-a de julio 2014 1323 729 460 339 329 156 533 233 1 1
23-a de julio 2014 1201 672 427 319 249 129 525 224
20-a de julio 2014 1093 660 415 314 224 127 454 219
18-a de julio 2014 1048 632 410 310 196 116 442 206
15-a de julio 2014 964 603 406 304 172 105 386 194
10-a de julio 2014 888 539 409 309 142 88 337 142
8-a de julio 2014 844 518 408 307 131 84 305 127
2-a de julio 2014 759 467 413 303 107 65 239 99
24-a de julio 2014 599 338 390 270 51 34 158 34
18-a de junio 2014 528 337 398 264 33 24 97 49
10-a de junio 2014 474 252 372 236 13 9 89 7
5-a de junio 2014 438 231 344 215 13 9 81 7
2-a de junio 2014 354 208 291 193 13 9 50 6
27-a de majo 2014 309 200 281 186 12 9 16 5
23-a de majo 2014 270 181 258 174 12 9
14-a de majo 2014 245 164 233 157 12 9
5-a de majo 2014 243 162 231 155 12 9
30-a de aprilo 2014 233 153 221 146 12 9
23-a de aprilo 2014 220 143 208 136 12 9
21-a de aprilo 2014 215 136 203 129 12 9
17-a de aprilo 2014 209 129 197 122 12 9
10-a de aprilo 2014 169 108 157 101 12 9
7-a de aprilo 2014 163 102 151 95 12 7
2-a de aprilo 2014 135 88 127 83 8 5
1-a de aprilo 2014 130 82 122 80 8 2
31-a de marto 2014 114 70 112 70 2 0
27-a de marto 2014 103 66 103 66
26-a de marto 2014 86 60 86 60
25-a de marto 2014 86 59 86 59

Referencoj redakti