Edam (esperante: Edamo[1]) estas vilaĝo kun ĉ. 7000 loĝantoj en nordokcidenta parto de Nederlando, parto de la municipo Edam-Volendam, ĉe la bordo de la IJsselmeer. La nomo venas de digo („dam”) en la rivereto E.

Edam
urbourbeto • loĝloko en Nederlando • nederlanda municipo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 828  (1971) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 31′ N, 5° 3′ O (mapo)52.5166666666675.05Koordinatoj: 52° 31′ N, 5° 3′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Edam (Nederlando)
Edam (Nederlando)
DEC
Edam
Edam
Situo de Edam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Edam [+]
vdr

Ĝi estis grava komerca kaj fiŝista haveno kaj ŝipokonstrua centro. Ĝi ricevis la urborajtojn en 1357, kiam oni konstruis ĉe la Zuiderzee dokon. Post kiam oni konstruis kluzon en la doko (1567) kontraŭ la inundoj, la haveno ŝlimiĝis, la industrio kaj la komerco malgraviĝis. Poste oni fermis la havenan golfon kaj formis internan lagon. (poldero)

La loko estas konata pro edama fromaĝo.

Vidindaĵoj redakti

  • preĝejo de Sankta Nikolao, rekonstruita post incendio de 1602
  • urbodomo (1737)
  • preĝeja turo kun sonorilega ludo (1561)

Referencoj redakti