Eddy MERCKX [Edi Merks], la plej eminenta biciklisto en la 20-a jarcento, naskiĝis je la 17-a de junio de 1945 en Meensel-Kiezegem, parto de la municipo Tielt-Winge de Belgio.

Eddy Merckx
Persona informo
Naskonomo Édouard Louis Joseph Merckx
Naskiĝo 17-an de junio 1945 (1945-06-17) (78-jaraĝa)
en Meensel-Kiezegem
Lingvoj nederlandafranca
Ŝtataneco Belgio
Familio
Infano Axel Merckx
Okupo
Okupo biciklisto
vdr
La biciklo je kiu Eddy MERCKX en 1972 gajnis la tutmondan horan rekordon

Inter aliaj profesiaj biciklistoj li estis kromnomata “la kanibalo”.

En la Tour de France, la plej severa konkurso en la biciklista mondo, li venkis 5-foje, en 1969, 1970, 1971, 1972 kaj 1974.

Li emeritiĝis kiel sportisto en 1978. Nuntempe li estras propran firmaon, kaj vendas biciklojn sub la marko Eddy Merckx.