Ede Horváth [horvAt], hungare Horváth Ede estis hungara fabrikestro, staĥanovisto kaj politikisto. Li estis konata "Ruĝa barono" pro fideleco al komunistoj.

Ede Horváth
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1924 (1924-09-18)
en Szombathely
Morto 23-an de septembro 1998 (1998-09-23) (74-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tornisto • komerca estro • politikisto
vdr

Ede Horváth naskiĝis la 18-an de septembro 1924 en Szombathely. Li mortis la 23-an de septembro 1998 en Győr.

Biografio redakti

Ede Horváth laboris en fabriko en Győr inter 1938-1951 kiel ferlaboristo. Tiel li ekhavis tutlandan famon, ĉar li estis staĥanovisto. Baldaŭe li estris diversajn fabrikojn. Inter 1953-1967 li estis parlamentano kaj li apartenis al Centra Komitato de la partio. Li ricevis premion Kossuth en 1950, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Lia plej granda ago estis gvidado de aŭtofabriko nomata Rába. Tiutempe la fabriko estis elstara. Ede Horváth jam frue evoluis la komercajn kontaktojn kun Usono.

Fontoj redakti