Ede ZATHURECZKY [zaturecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zathureczky Ede estis elstara hungara violonisto, altlerneja instruisto kaj framasono.

Ede Zathureczky
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de aŭgusto 1903(nun 1903-08-24)
en Hungario Igló (Hungara reĝlando)
Morto 31-an de majo 1959 (1959-05-31)
en Bloomington
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonisto • muzikinstruisto
vdr

Ede Zathureczky naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1903 en Igló (Hungara reĝlando, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 31-an de majo 1959 en Bloomington (Indianao).

Vivo redakti

Ede Zathureczky frekventis muzikan lernejon, dume eĉ tiam li faris koncertojn. La debuta koncerto okazis en 1911. Post 7 jaroj li plulernis en Budapeŝto en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Poste li koncertis ekzemple en Italio, Berlino, Novjorko, Chicago, Prago, Vieno. Inter 1929-1943 li instruis en la muzikakademio, poste ĝis 1956 li estris la akademion. Dum la socialismo li ricevis vojaĝeblecojn nur al la socialismaj landoj, tial dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis. En Bloomington li instruis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1955, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li estis framasono.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio