Edit Farnadi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Farnadi Edit estis hungara-aŭstra pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia persona nomo eksterlande estis Edith.

Edit Farnadi
Persona informo
Naskonomo Farnadi Edit
Naskiĝo la  25-an de septembro 1911(nun 1911-09-25)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 14-an de decembro 1973
en Aŭstrio Graz (Aŭstrio)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo pianisto • muzikinstruisto • komponisto
vdr

Edit Farnadi [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1911 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1925) en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de decembro 1973 en Graz.

Biografio redakti

Edit Farnadi devenis el juda familio. Ŝi estis mirinfano en la aĝo de sep ricevante unuajn lecionojn de sia patrino, kiu mem estis pianisto. Ŝi aĝis 9, kiam ŝi komencis studi en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Arnold Székely, Lajos Kentner, Leó Weiner, Béla Bartók. Ŝi aĝis 16, kiam ŝi akiris pianistan diplomon, dum la studjaroj ŝi dufoje ricevis stipendiojn. Post la diplomo ŝi restis en la Muzikakademio por instrui. En la 1930-aj jaroj ŝi ofte estis piano-akompananto kaj ĉambro-muzikisto de Jenő Hubay. Ŝi instruis ĝis 1942, poste ŝi retiriĝis. Pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi pianludis nur antaŭ juda publiko. En 1946 ŝi edziniĝis kaj translokiĝis al Aŭstrio. Ŝi ofte faris koncertojn en Okcidenta Eŭropo, ekde la 1960-aj jaroj ankaŭ en Hungario, lastfoje en 1972. En la lasta jardeko de ŝia vivo ŝi instruis en muzikakademio en Graz.

Fontoj redakti