Edmund Andrzej Fetting (naskiĝis la  10-an de novembro 1927(nun 1927-11-10) en Varsovio, Pollando; mortis la 30-an de januaro 2001 samloke) estis pola aktoro kaj kantisto.

Edmund Fetting
Tombo de Edmund Fetting kaj lia patrino
Tombo de Edmund Fetting kaj lia patrino
Persona informo
Naskiĝo 10-a de novembro 1927
en Varsovio,  Pollando
Morto 30-a de januaro 2001
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo aktorokantisto vd
Aktiva dum 1949– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En la jaroj 1947-48 li kunestablis kaj estris la ĵazan bandon Marabut. En 1949 li paŭzis la studadon en la varsovia Ŝtata Teatra Artlernejo kaj komencis aktori en teatro. La ekzamenojn li trapasis ekstere en 1951.

Li laboris kiel aktoro en Teatro de Opolio en Opole (1949-1952), Teatro W. Bogusławski en Kalisz (1952-1953), Teatro S. Jaracz en Lodzo (1953-1956) kaj Nova Teatro en Lodzo (1956-1957). Decida momento en lia kariero estis kontrakto kun la Teatro Wybrzeże en Gdansko (1957-1960), kie li laboris kun elstaraj reĝisoroj, interalie Zygmunt Hübner kaj Andrzej Wajda. Li ludis interalie la rolon de Rodion Romanoviĉ Raskolnikov en Krimo kaj puno laŭ Fjodor Dostojevskij kaj ŝekspiran Hamleton.

El Gdansko Edmund Fetting iris al la Dramteatro en Varsovio (1960-1966), kiu tiutempe estis la plej grava teatrejo en la ĉefurbo. Tie li kreis elstarajn personaĵojn en modernaj teatraĵoj (de Sławomir Mrożek, Friedrich Dürrenmatt, Arthur Miller). Kun Varsovio Fetting restis ligita ĝis la fino de la vivo, aktorante sekve en la Teatro Ateneum (1966-1974), Teatro Powszechny (1974-1982), Teatro Na Woli (1982-1986) kaj Teatro Nowy (1987-1988). Li ankaŭ gastludis en la Teatro Współczesny, Teatro Rozmaitości kaj Teatro Komedia. En tiu tempo li ludis la rolon de Peters en la dramo Germanoj (Niemcy) de Leon Kruczkowski, la rolon de Grafo en Nie-Boska komedia de Zygmunt Krasiński, la rolon de Ŝopeno en Somero en Nohant de Jarosław Iwaszkiewicz, kaj aliajn.

Edmund Fetting ludadis ankaŭ en spektakloj de televida teatro, kie li prezentis interalie elstaran rolon de Edgar Szyller en Famo kaj gloro de Jarosław Iwaszkiewicz aŭ la rolon de Kurt en Play Strindberg de Friedrich Dürrenmatt. Li ankaŭ ludis en la televita teatro de sensacio Kobra, elstare populara en la 60-aj kaj 70-aj jaroj.

Edmund Fetting aktoris en kelkdek filmoj. Unu el la plej gravaj aktoraj kreaĵoj de Fetting estas lia rolo de Józef Haller en la filmo La morto de prezidanto (Śmierć prezydenta) reĝisorita de Jerzy Kawalerowicz. Li ludis ankaŭ en la filmserioj Granda amo de Balzac, Nigraj nuboj, Reĝino Bona kaj aliaj. En la 1980-aj jaroj li limigis sian aktoran laboron pro kormalsano.

Edmund Fetting kantis popularajn film-kantojn, ekz. la Baladon pri tankistoj por la televida serio Czterej pancerni i pies.

En la 1960-aj jaroj la aktoro gvidis la elsendon Radia Kantostudio, volonte kantis baladojn de Bulat Okuĝava, kantojn de Charles Aznavour kaj Kurt Weill. La artisto havis varman, bonetosan voĉon. Li ravis la spektantojn kaj aŭskultantojn ne nur per sia talento, sed ankaŭ trankvilo, memregeco kaj kulturo.

Edmund Fetting estis entombigita en la tombejo Powązki en Varsovio.

Eksteraj ligiloj redakti