Edmund Jennings RANDOLPH (n. la 10-an de aŭgusto, 1753 – m. la 12-an de septembro, 1813) estis usona advokato kaj politikisto.

Edmund Randolph
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1753 (1753-08-10)
en Williamsburg
Morto 12-an de septembro 1813 (1813-09-12) (60-jaraĝa)
en Millwood
Tombo Old Chapel Cemetery vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria vd
Partio Federalista Partio vd
Subskribo Edmund Randolph
Familio
Patro John Randolph vd
Patrino Arianna Vanderheyden Jennings vd
Edz(in)o Elizabeth Nicholas Randolph vd
Infanoj Peyton Randolph • Lucy Nelson Randolph • Edmorcia Madison Preston • Susan Beverley Taylor vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Edmund Jennings Randolph

Biografio redakti

En 1775, kiam erupciis la usona revolucio, lia patro restis lojala al Britio, sed Edmund Randolph fariĝis adjutanto de Georgo Vaŝingtono. Li elektiĝis al la Virginia Kunveno (1775), poste fariĝis urbestro de Williamsburg, Virginio; delegito al la Kontinenta Kongreso (1779-1782); 7-a Virginiestro (1786-1788); delegito al la Anapola Kunveno (1786); delegito al la Konstitucia Kunveno (1787), kie li proponis la Virginian Planon, pri la strukturo de la Usona registaro, argumentante kontraŭ la importado de sklavoj, kaj por forta centra regado fare de triopo prezidenta, kaj por federacia kortuma sistemo. Post la elektiĝo de Georgo Vaŝingtono kiel la unua laŭkonstitucia prezidento de Usono, li fariĝis la unua Ĝenerala Advokato de Usono, servante de la 26-an de septembro 1789 ĝis la 26-a de januaro, 1794. Fine de 1793, la unua Usona Sekretario de Ŝtato, Thomas Jefferson, demisiis, kaj Randolph servis kiel la dua sekretario de la 2-an de januaro 1794 ĝis la 20-a de septembro, 1795, kvankam li estis en tiu rolo senforta pro la forta personeco de Alexander Hamilton. Li subskribis la traktaton de Jay kvankam li mem malaprobis ĝin.

En aŭgusto 1795 ekestis skandalo pro letero de li al Sekretario de la Trezorejo, en kiu li indikis ke la usona ministraro malŝatas Francion. La brita mararmeo kaptis la leteron kaj donis ĝin al Vaŝingtono, kiu en septembro publikigis la leteron dum ministrara kunsido, kaj postulis la demision de Randolph.[1][2] Poste Randolph laboris kiel advokato. Li plej fame rolis kiel la defenda advokato kiam Aaron Burr akuziĝis pri ŝtatperfido en 1807. Randolph mortis pro paralizo en 1813.

Referencoj redakti

  1. Chernow, Ron. Washington: a life. Novjorko: Penguin Press, p. 731-734. ISBN 9781594202667.
  2. Elkins, Stanley M.. (1993) The age of federalism. New York: Oxford University Press, p. 425–6. Ŝablono:Lccn. ISBN 0195068904.