Edmund S. Phelps

usona ekonomikisto

Edmund S. PHELPS (naskiĝis je la 26-a de julio 1933 en Evanston (Ilinojso)) gajnis la Premion de la Banko de Svedio pri Ekonomiaj Sciencoj memore pri Alfred Nobel[1] 2006, ordinare nomatan la Premio Nobel pri Ekonomiko. Li estas usona ekonomikisto konata pro sia esplorado kaj teoriumado pri ekonomia kresko. Inter liaj plej gravaj au influaj kontribuoj estas la enkonduko de ekspekto-bazita mikroekonomiko en la teorion de dungado-determinado kaj la dinamiko prezo-salajra, kaj lia rudimenta teorio pri natura nivelo de senlaboreco.

Edmund S. Phelps
Nobel-premiito
Persona informo
Edmund Phelps
Naskiĝo 26-an de julio 1933 (1933-07-26) (90-jaraĝa)
en Evanston
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Yale • Amherst College • Universitato de Pensilvanio vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Vilmos FellnerJames Tobin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Phelps studentis ce Kolegio Amherst (B.A. 1955) kaj doktoriĝis (Ph.D.) ĉe universitato Yale en 1959. Li komencis sian profesoran karieron ĉe Yale, daŭrigis gin ce la Universitato de Pensilvanio kaj fine enposteniĝis en 1971 en la Universitato Columbia (en Novjorko), kie li estas "McVickar Professor of Political Economy" ekde 1982. Li estas ankaŭ la estro de la Centro pri Kapitalismo kaj Socio ĉe universitato Columbia.

Premie festskribante pri li la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj diris, ke lia verko "pliprofundigis nian komprenon pri la rilato inter mallongdaŭraj kaj longdaŭraj efikoj de ekonomia politiko."

Aŭtobiografio redakti

  • Phelps, Edmund S., "A Life in Economics", aŭtobiografio eldonita en la serio "The Makers of Modern Economics", volumo 2-a (1995), redaktita de Arnold Heertje, Edward Elgar Publishing Co., Aldershot, UK, Brookfield, US [1]

Eksteraj ligiloj redakti

Pluraj utilaj anglalingvaj artikoloj kaj retejoj ligigas al la anglalingva Vikipedia artikolo.

Referencoj redakti