Por samtitola artikolo vidu la paĝon EDO.

Edo (japanskribe: 江戸) estas eksa nomo por Tokio. La nomo havas antikvan devenon, sed famiĝinta post la fisado de la efektiva ĉefurbo de Japanio tie en 1603 de ŝoguno Tokugawa Ieyasu, apud la tradicia ĉefurbo Kioto, kie ankoraŭ loĝis imperiestro (mikado) nur kun simbola potenco. Ĝi estis nove nomata kiel Tokio en 1868, kiam la imperiestro Meiĵi (Meizi) akiris regpovon, kaj moviĝis de Kioto al tiu ĉi urbo. La urbo etendiĝis ĉirkaŭ la kastelo de Edo por ŝoguno. La tempo kiam Edo estis ĉefurbo, estas nomata Edo-epoko.