Eduard Kühnl

ĉeĥoslovaka diplomato kaj ĉeĥa esperantisto

Eduard KÜHNL [künl] (naskiĝis la 16-an de majo 1884 en Prago en tiama Aŭstrio-Hungario; mortis la 23-an de majo 1966 en Novjorko) estis oficisto de ĉeĥoslovaka diplomatia servo, ĉeĥa esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Eduard Kühnl
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1884 (1884-05-16)
en Prago
Morto 23-an de majo 1966 (1966-05-23) (82-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 7622
vdr

Rolo en la Esperanto-Movado redakti

Kühnl estis esperantisto de 1900, do pioniro de Esperanto. Li kunfondis la Esperanto-klubon en Prago. En 1908 li fondis la Boheman Union Esperantistan kaj gvidis ĝin ĝis la unua mondmilito, eldonis i.a. ties "oficialan jarlibron". Li estis unu el tiam maloftaj Esperantistoj-turistoj. En 1903 li vojaĝis tra Germanujo, Svisujo kaj Francujo, serĉante kaj vizitante Esperantistojn. Pri tio li skribis en Bohema Esperantisto.

Estante en julio 1914 en Parizo por ĉeesti la Universalan Kongreson, li estis arestita de la francoj kiel ŝtatano de malamika nacio kaj ekspedita al Hispanujo, kie li vivis dum la unua mondmilito inter Esperantistoj, partoprenante aktive en la propaganda laboro por starigo de la Ĉeĥoslovaka ŝtato.

Verkado redakti

Kühnl verkis diversajn ĉeĥajn vortarojn. En 1908 unue aperis lia ĉeĥa versio de "Esperanto-ŝlosilo" kun 1.936 kapvortoj (entute kvin eldonoj en 1911, 1914, 1926 kaj 1936). En 1909 aperis lia ĉeĥa traduko de la Universala Vortaro (2.631 radikoj; en: "Fundamento de Esperanto, Eldono Bohema", Parizo). En 1914 fine eldoniĝis en Prago lia granda vortaro ĉeĥa-esperanta kun ĉ. 25.000 kapvortoj ([7] + 284 p., 17x12 cm), verkita kune kun Karel Procházka, kiel numero 6 de la "Biblioteko de 'Časopis Českých Esperantistů'.

Tiun monatan Esperanto-gazeton Kühnl eldonis kaj redaktis de 1907 ĝis 1914; aperis tie krome Avineto de Božena Němcová. Li verkis kaj eldonis detalan gvidlibron tra Prago, detalan ĉeĥan lernolibron (2a eld. 1909), la jam menciitajn ĉeĥan tradukon de la Fundamento de Esperanto kaj ĉeĥan ŝlosilon.

En lia mortojaro aperis ankoraŭ laŭtema vortareto (Tématicky slovnik 1966, 8 p.).

Post forveturo al Usono, li donacis sian ampleksan Esperanto-bibliotekon al la Biblioteko de la Nacia Muzeo en Prago. De 1942 ĝis 1947 li laboris kiel diplomato de Ĉeĥoslovakio en Kubo, de 1947 en Peruo.

Tradukoj redakti

  • Pri Cervantes kaj lia famkonata verko "El Quijote", 1915, de Antonin Pikhart (en broŝuro: Pri Cervantes kaj lia famkonata verko "El QUIJOTE" eldonita de Madrida Esperantista Grupo, 1915, p. 5-25)
  • Hugo Vavris: Sherlock Holmes en servo de la hispana trono (1910, Biblioteko Časopis českých esperantistů)

Literaturo redakti

  • 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato. Kühnl, Eduard - Prago. Oficiala Gazeto Esperantista 6a jaro n-ro 8 (63) 1914, p. 173-174
  • 1921: N.I. [Setälä, Vilho]. Niaj Akademianoj. Esperanta Finnlando 1/1921 (jan), p. 4-8

Eksteraj ligiloj redakti