Eduard PFEIFFER (24-a de novembro, 183513-a de majo 1921) estis loĝanto de la germana urbo Stutgarto kaj estas konata pro siaj diversaj socialpolitikaj kaj socialreformaj aktivecoj.

Eduard Pfeiffer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1835 (1835-11-24)
en Stutgarto
Morto 13-an de majo 1921 (1921-05-13) (85-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Pragfriedhof Stuttgart vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Stutgarto vd
Partio German Party vd
Profesio
Okupo ekonomikistoverkisto • bankisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1864 li iniciatis en Stutgarto la "Consum- und Ersparnisverein" (Konsum- kaj Ŝparasocio), du jarojn poste la "Verein für das Wohl der arbeitenden Klassen" (Asocio por la bonfarto de la laborantaj klasoj). Li apogis la "Arbeiterbildungsverein" (Asocio por klerigo de laboristoj) per grandaj sumoj kaj en 1904 per fondaĵo por tiu celo. De 1892 ĝis 1903 li realigis siajn viziojn pri sociala loĝejkostruado per la setlejo Ostheim en Stutgarto.

Li karieris kiel bank- kaj ekonomifakulo, apartenis al la fondintoj de la "Württembergische Vereinsbank" (Virtemberga Asocibanko). Kvankam unu el la plej riĉaj virtemberganoj de sia tempo, riĉeco por li neniam estis absoluta celo, sed devigo servi al la komuno (porsociala devigo de propraĵo).

Seninfana, li kvar jarojn antaŭ sia morto, en 1917, fondis la fondaĵon "Eduard-Pfeiffer-Stiftung", al kiu li heredigis sian tutan posedaĵon. Celoj de lia fondaĵo estas interalie la popolklerigo, la malpliigo de socialaj kontrastoj kaj tensioj kaj la plibonigo de la sancirkonstancoj.

Lia tombo troviĝas en la stutgarta tombejo "Pragfriedhof".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.