Eduard SCHWARTZ (naskiĝinta la 22-an de aŭgusto 1858 en Kilo, mortinta la 13-an de februaro 1940 en Munkeno) estis germana filologo kaj eklezihistoriisto. Li estis filo de ginekologo kaj nuptis en Emma Blumenbach kun kiu li havis tri filojn.

Eduard Schwartz
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1858 (1858-08-22)
en Kiel
Morto 13-an de februaro 1940 (1940-02-13) (81-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanalatinafranca
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr
etbiografio de Schwartz en ties disertaĵo

Vivo redakti

Post frekvento de gimnazio en Göttingen li studis ekde 1875 samloke antikvosciencojn ĉe Hermann Sauppe kaj Curt Wachsmuth, poste en Bonn ĉe Hermann Usener kaj Franz Bücheler, en Berlino ĉe Theodor Mommsen, en Greifswald ĉe Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff kaj fine denove en Bonn. En Bonn li doktoriĝis en 1880 post defendo de la laboraĵo De Dionysio Scytobrachione. Plej influhavaj estis Usener kaj Wilamowitz.

En 1881 Schwartz gajnis studvojaĝstipendion de Germana Arkeologia Instituto. Poste paĉjo ebligis al li kelkajn jarojn eksterlande. En 1884 Schwartz habilitiĝis en Bonn privatdocentonte. En 1887 li vokitis kiel orda profesoro pri klasika filologio al Rostock. En 1893 li iris al Gießen kaj en 1897 Strasburgon, en 1902 al Göttingen, en 1909 al Freiburg, en 1914 reen al Strasburgo (kie li rektoris en 1915/16). En 1918 li forpelitis el Alzaco kaj perdis ĉiujn havaĵojn tie post kiam oni riproĉis al li la verkadon de politika pamfleto kun ideoj pri estonta stato de germanaj landoj. En 1919 li posteulis munkene profesoron Otto Crusius.

Graveco redakti

Schwartz taksatas unu el la plej gravaj reprezentantoj de antikvosciencoj germanaj post Mommsen kaj Wilamowitz. Liaj kreiveco kaj ampleksa scio kaj pri Grek-romia antikvo kaj pri antikva kristanismo modelis por multaj sciencistoj. Lia mito-skribaden celita disertaĵo (1880) sekvis la kritikan fontesploradon aplikitan unue fare de Carl Robert por la apolodora verko Bibliotheke (1873). El tia nura prifonta esploro estu rekonstruata tuta mito kaj la historio respektive la posta evoluo de la koncernita mito.

Pli furoris tamen lia skribaĵo De scholiis Homericis ad historiam fabularum pertinentibus (Jbb. f. Class. Philol., Suppl. XII, 1881). Taksitis li eĉ la plej bona spertulo pri antikva mito-evoluo. Manuskriptscience li bonegis dum eldonado de Scholia in Euripidem (skolioj pri Eŭripido; du volumoj, 1887-91). Aliaj verkoj el la fruaj jaroj estis pri Taciano(Oratio ad Graecos, 1888) kaj pri Atenagoro el Ateno (Libellus pro Christianis. Oratio de resurrectione cadaverum, 1891). Inter 1894 kaj 1907 presitis ĉ. 200 artikoloj pri helenaj historiistoj ĉe la enciklopedio "Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft" (RE) (i.a. Aleksandraj historiistoj; mitografoj; Dionizo de Halikarnaso; Apiano, Kasio Diono, Diogeno Laertio, Eŭzebio de Cezareo). Kelkaj eseoj aperis ankaŭ ĉe "Griechische Geschichtsschreiber" (Berlino, 1957).

Liaj tekstkritikaj esploroj kulminis per la eldono de Historia ecclesiastica de Eŭzebio (1903-09). Ligite al Eŭzebio estis la laboraĵo Zur Geschichte des Athanasios (1904-11) post atenta foliumo de multaj dokumentoj. Tio kondukis Schwartz al la fontoj de eklezia historio. Do li publikigis la monumentan verkon Acta conciliorum oecumenicorum (por la tempo de inter 431 kaj 553; en kvar volumoj inter 1914 kaj 1940). Por majstri eklezihistorian esploradon li lernis la lingvojn armenan, araban, sirian kaj rusan. Teologie li okupiĝis pri la Nova Testamento, ĉefe en Göttingen, kie influis lin kontaktoj kun Julius Wellhausen (Über den Tod der Söhne Zebedaei, 1904; Zur Chronologie des Paulus, 1907). Koncerne la helenan literaturon menciindas liaj belegaj eldonoj de Iliado (1923) kaj Odiseo (1924) por bremenaj institucioj kaj kelkaj kontribuaĵoj pri la demando pri al identeco de Homero: li mem estis jesanto de la analizteorioj (Zur Entstehung der Ilias, 1918; Die Odyssee, 1924). Analizadon li ankaŭ preferis en la verko Das Geschichtswerk des Thukydides (1919, ²1929) rilate al la unue de Franz Ullrich en 1846 prezentita problemo de neperfekteco de la tucidido verko. Kromis serio de pli etaj eldonoj, ekz. de aĵoj de Cirilo el Skitopolo (1939). Ĉe Fünf Vorträgen über den griechischen Roman (²1943) li defendis la tezon ke la helena romano evoluis el romanoza historiografio. En la prelegserio Konstantin und die christliche Kirche (1913, ²1936) estis klarigita de Schwartz kaj la evoluo de la frua eklezio kaj ties konekso al imperiestro Konstanteno la Granda. El prelegoj naskiĝis ankaŭ la interesa biografiaro Charakterköpfe aus der Antike (⁴1956).

Honoroj redakti

  • membrecoj ĉe akademioj de Göttingen (1902 respektive 1909), Berlino (1907), Munkeno (1919), Vieno (1922 respektive 1932), de Hajdelbergo, de Sankt-Peterburgo, de Strasburgo, de Kopenhago, de Budapeŝto kaj de Stokholmo
  • honordoktorecoj pri jurscienco, teologio, medicino
  • Pour le mérite für Wissenschaften und Künste (1924)
  • bayerischer Maximilians-Orden für Wissenschaften (1925)
  • estrarano de "Notgemeinschaft der Deutschen Wissenschaft" (1921-29)
  • Adlerschild (1933)

Fonto redakti

  • Wolfhart Unte, "Schwartz, Eduard" ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 797-799 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti