Eduards JAUNVALKS (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1901 en Dundaga) estis latva poŝtoficisto kaj Esperanto-vortaristo.

Eduards Jaunvalks
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1901 (1901-08-10)
en Dundaga
Morto nekonata
Lingvoj Esperantolatva
Ŝtataneco Latvio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Movada agado redakti

Jaunvalks estis Esperantisto de 1918 kaj aktivis kiel kursgvidanto. Li fondis la Esperanto-societon de Liepaja en 1925 kaj tie estis delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1925 ĝis 1929. Li tradukis la unuan kolekton de latvaj popolkantoj, 1927 kaj estis kunlaboranto de Literatura Mondo.

Vortaroj redakti

Post la dua mondmilito aperis lia vortaro Esperanto-latva kun ĉirkaŭ 4 500 kapvortoj kaj latva-Esperanto kun ĉirkaŭ 6 000 kapvortoj en kunlaboro kun Abram Haimovič Gūtmanis en 1957 (204 p.). Forte pliampleksikita nova eldono aperis en Rigo en 1979 (577 p.), fine en 1983 lia "Latva-Esperanta konversacia vortaro".

Verkoj redakti

  • 1927: Latvaj kantoj en Esperanto (traduko kaj kompilo)
  • 1957: Esperanto-latviesu un latviesu-Esperanto vārdnīca (kun A. Gutmanis), Esperanto-latva kaj latva-Esperanta vortaro
  • 1968: Latva poezio 1945-1966 (redakto)
  • 1979: Esperanto: gramatika, Esperanto-latviesu vārdnīca, latviesu-Esperanto vārdnīca (kun A. Gutmanis), eldonejo Liesma, 577 paĝoj
  • 1983: Latviešu-Esperanto sarunvārdnīca, Latva-Esperanta konversacia vortaro

Eksteraj ligiloj redakti