Edward CARPENTER (29-an de aŭgusto 1844 - 28-an de junio 1929) estis angla socialisma poeto, filozofo, antologo, kaj frua aktivulo por gejaj rajtoj.

Edward Carpenter
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1844 (1844-08-29)
en Hove
Morto 28-an de junio 1929 (1929-06-28) (84-jaraĝa)
en Surrey
Tombo Mount Cemetery vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Britoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Halo Triunuo • Lycée Hoche vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Subskribo Edward Carpenter
Profesio
Okupo poeto • filozofoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Poeto kaj verkisto, li estis proksima amiko de Rabindranath Tagore, kaj amiko de Walt Whitman. Li korespondis kun multaj famaj elstaruloj, kiel Annie Besant, Isadora Duncan, Havelock Ellis, Roger Fry, Mahatma Gandhi, Keir Hardie, JK Kinney, Jack London, George Merrill, E.D. Morel, William Morris, Edward R. Pease, John Ruskin kaj Olive Schreiner.

Kiel filozofo li estis aparte konata pro sia publikigo de Civilisation, Its Cause and Cure , en kiu li proponas, ke civilizacio estu formo de malsano trapasita de homaj socioj.

Frua rekomendanto de seksaj liberecoj, li influis super kaj D. H. Lawrence kaj Sri Aŭrobindo, kaj inspiris la romanon Maurice de E. M. Forster.