Edward Joseph Lakso (20-an de septembro 1932 - 23-an de majo 2009), kutime konata kiel Edward J. Lakso kaj kelkfoje malkredita kiel Edward J. Lasko , estis usona skriptisto, produktanto kaj komponisto. Li estas patro de verkistino Laurie Lakso.

Edward J. Lakso
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1932 (1932-09-20)
en San-Francisko
Morto 23-an de majo 2009 (2009-05-23) (76-jaraĝa)
en Beverly Hills
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorokantoverkisto
vdr

Lakso diplomiĝis pri muziko ĉe UCLA.

Li estis kontraktita por fari scenaron de "Operation Dames", filmo pri Korea Milito filmita en Topanga Canyon, Kalifornio. Unu aktoro ne aperis por filmado kaj li ricevis lian rolon de la reĝisoro. Post li verkis kantojn, kiuj estis enigitaj en la filmo.

Lakso kunlaboris en The Immoral Mr. Teas de Russ Meyer kaj scenarigis multajn aliajn filmojn kiel The Broken Land la debuto de Jack Nicholson (1962), Gentle Giant (1967) kaj filmo Brother on the Run (1973), kiun li kunreĝisoris kun Herbert Stock.

Lakso scenarigis por televidserioj "Combat!", Star Trek, Planet of the Apes, Charlie's Angels'', The Rockford Files, "Name of the Game", Starsky & Hutch, Airwolf, The Fall Guy kaj Hawaii Five-O.

Li ankaŭ verkis por kelkaj muzikteaktraĵoj kiel "Tom Piper", "Watergate, the Musical" kaj "Vincent, the Musical".