Edward Frank Willis James (aŭgusto 1907, Greywalls, Skotlando - 1984) estis milionulo, poeto, skulptisto kaj mecenato ligita al la movado de superrealismo.

Edward James
Persona informo
Naskonomo Edward Frank Willis James
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1907 (1907-08-16)
en West Dean House
Morto 2-an de decembro 1984 (1984-12-02) (77-jaraĝa)
en Sanremo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Christ Church CollegeEton College • Lockers Park School • Institut Le Rosey
Familio
Patro William Dodge James
Patrino Mrs Willie James
Frat(in)oj Helen James • Silvia James • Alexandra James • Audrey Evelyn James Coats
Edz(in)o Tilly Losch
Okupo
Okupo ĝardenkulturisto • arkitektoverkisto
vdr

Lia nomo estis pensita de liaj gepatroj, William James (usona magnato de fervojoj) kaj Elizabeth Evelyn Forbes, honore al la brita reĝo Eduardo la 7-a, kiun ili konis persone — kun aliaj membroj de la eŭropa nobelaro —. La oftaj vizitoj de la reĝo al la bieno de la familio James, nome West Dean en Sussex, onidirigis, ke la vera biologia patro de Edward estis reale Eduardo la 7-a.[1]

En la 1930-aj jaroj, li ligiĝis al la superrealisma movado kaj verkis poemojn en la revuo Minotaure. En oktobro 1937, kun Salvador Dalí, James proponis al Luis Buñuel (pro la influo kiun li havis inter la respublikanoj) aĉeti per siaj rimedoj ĉeĥoslovakan bombaviadilon por uzi ĝin en la Hispana Enlanda Milito, kontraŭ la prunto de serio de majstroverkoj de la Muzeo Prado (cele al la ekspozicio en la tuta mondo por kolekti monon por la respublikanoj). Buñuel malakceptis la proponon. James estis la ĉefa patrono de la superrealisma paviliono de la Monda Foiro de 1939 en Novjorko. La organizado de tiu okazigis konflikton kiu apartigis definitive Dalí disde James.

Notoj redakti

  1. Hooks, Margaret (2007). Edward James y Las Pozas: Un sueño surrealista en la selva mexicana. Ciudad de México: Turner. p. 19. ISBN 8475066712. OCLC 310371228.

Bibliografio redakti

  • Margaret Hooks, Edward James y Las Pozas: Un sueño surrealista en la selva mexicana, Turner, México, 2007.
  • E. James, "The Bones of my Hand", privately printed, London 1930.
  • E. James, The Glass Omnibus, privately printed, London 1934.
  • Nocola Coleby (eld), A Surreal Life: Edward James, Exhibiion Catalogue, Royal Pavillion (Brighton 1998)
  • Gini Alhadeff, Concrete Jungle
  • George Melly (eld), Swans Reflecting Elephants, My Early Years, Autobiography of Edward James (Weidenfeld, London 1982).