Edward Kajdański (naskiĝis la 26-an de novembro 1925 en Harbino, Ĉinio, mortis la 10-a de septembro 2020[1]) – pola verkisto, ĵurnalisto kaj diplomato, aŭtoro de pli ol 30 libroj pri Ĉinio.

Edward Kajdański
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1925 (1925-11-26)
en Harbino
Morto 10-an de septembro 2020 (2020-09-10) (94-jaraĝa)
Tombo Cmentarz Oliwski vd
Lingvoj polaĉina vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Harbin University of Science and Technology • Q11699844 vd
Profesio
Alia nomo Władysław Kański • Aleksander Franchetti vd
Okupo ĵurnalistoverkistoĉinologodiplomato vd
Laborkampo literatura vulgarigo de scienco • opinia ĵurnalismo • diplomatio • book illustration vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Edward Kajdański naskiĝis en familio de inĝeniero laboranta en sukerorafinejo en Harbino. Decembre 1942 finis Gimnazion je la nomo al Henryk Sienkiewicz en Harbino, troviĝanta tiutempe en ŝtato Manĝukuo. En 1944 komencis studi farmacion en Nordmanĝuria Universitato, kiun forlasis en 1945, jam post okupo de Harbino fare de Ruĝa Armeo. En Teknika Universitato komencis studojn pri fervojo, finante ilin en 1951. Tuj post studfino forveturis al Pollando kadre de repatriigo de la pola loĝantaro. Danke al flua kono de la ĉina lingvo, de 1957 laboris en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj en 1963 ricevis postenon en oficejo de komerca konsilanto en Pekino, kie diverspostene laboris ĝis 1975. En la jaroj 1979-1982 denove estis en Ĉinio, ĉi-foje kiel konsulo en Kantono. Aktuale estas vicprezidanto de Scienca Konsilio de la Stud-Centro pri Orienta Azio de Universitato en Gdańsk.

La tuta literatura heredaĵo de Kajdański estas ligita teme kun Ĉinio kaj poloj agantaj en Ĉinio. Verkistan agadon komencis en 1957, kiam liajn du rakontojn akceptis Pola Radio. De 1957 ligis kunlaboron kun pluraj polaj revuoj, interalie "Poznaj Świat" (Ekkonu la Mondon), "Wiedza i Życie" (Scio kaj Vivo) kaj "Kontynenty" (Kontinentoj). De 1971 eldonas popularciencajn kaj sciencajn librojn, dediĉitaj al Ĉinio. Parton da ili sub pseŭdonomo Władysław Kański. Krom verkado Kajdański pentras bildojn inspiritajn de la ĉina pentroarto. Li ankaŭ ilustris kelke da propraj libroj kaj havis kelke da propraj ekspozicioj. Post pensiiĝo loĝas en Triurbo.

En 2006 sub pseŭdonomo Aleksander Franchetti eldonis romanon "Tibeta princino", kun aŭtobiografiaj pensfadenoj, interalie pri infaneco kaj juneco en Manĉurio kaj restado en diplomatejo en Kantono.

Pli gravaj publikaĵoj redakti

  • Władysław Kański (pseŭdonomo de E. Kajdański), Chińska Republika Ludowa. Zarys rozwoju gospodarczego 1949-1969 (Ĉina Popola Respubliko. Skizo de ekonomia evoluo 1949-1969), Książka i Wiedza, 1971
  • Edward Kajdański, Fort Grochowski (Fortikaĵo Grochowski), Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn 1982
  • Edward Kajdański, Architektura Chin (Arkitekturo de Ĉinio), Wydawnictwo Arkady, 1986, ISBN 83-213-3234-X
  • Edward Kajdański, Dzienniki syberyjskich podróży Kazimierza Grochowskiego 1910 - 1914 (Taglibroj de siberiaj vojaĝoj de Kazimierz Grochowski 1910-1914), Wydawnictwo Lubelskie (Lublina Eldonejo), 1986, ISBN 83-222-0426-4
  • Edward Kajdański, Perłowy Trójkąt (Perla Triangulo), Książka i Wiedza, 1987, ISBN 83-05-11740-5 (83-05-11740-5)
  • Edward Kajdański, Michał Boym - ostatni wysłannik dynastii Ming (Michał Boym - lasta sendito de la dinastio Ming), Wydawnictwo Polonia, Varsovio, 1988
  • Edward Kajdański, Tajemnica Beniowskiego: odkrycia, intrygi, fałszerstwa (Mistero de Beniowski: malkovroj, intrigoj, falsaĵoj), OW Volumen, Warszawa, 1994
  • Edward Kajdański, Michał Boym – Ambasador Państwa Środka (Michał Boym - Ambasadoro de la Ŝtato de Mezo), Książka i Wiedza, 1999, ISBN 83-05-13096-7
  • Edward Kajdański, Korytarz. Burzliwe dzieje Kolei Wschodniochińskiej 1898-1998 (Koridoro. Tempesta historio de la ĉina orienta fervojo), Książka i Wiedza 2000, ISBN 83-05-13162-9
  • Edward Kajdański, Długi cień wielkiego muru (Longa ombro de la granda muro), Oficyna Naukowa, Warszawa, 2005, ISBN 83-88164-88-0
  • Edward Kajdański, Chiny – Leksykon (Ĉinio - Leksikono), Książka i Wiedza, 2005
  • Aleksander Franchetti (pseŭdonomo), Tybetańska księżniczka (Tibeta princino), PIW, Warszawa, 2006, ISBN 83-06-02989-5
  • Edward Kajdański, Medycyna chińska dla każdego (Ĉina tradicia medicino por ĉiu), Wydawnictwo Literackie, 2011, ISBN 978-83-08-04750-7
  • Edward Kajdański, Wspomnienia z mojej Atlantydy (Rememoroj pri mia Atlantido), Wydawnictwo Literackie, 2013, ISBN 978-83-08-05210-5

Distingoj redakti

  • En 2015 estis distingita per Honora Distingo Bene Merito.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Życiorys Kajdańskiego w przedmowie do jego książki "Dzienniki syberyjskich podróży Kazimierza Grochowskiego 1910 - 1914" (Vivkuro de Kajdański en antaŭparolo al lia libro "Taglibroj de siberiaj vojaĝoj de Kazimierz Grochowski 1910 - 1914").

Eksteraj ligiloj redakti