Edward Snowden

usona eksa teknika entreprenisto por la usona sekreta servo Nacia Sekureca Agentejo

Edward Joseph Snowden - naskiĝis la  21-an de junio 1983(nun 1983-06-21), do nun 40-jara - estas usona eksa teknika entreprenisto por la usona sekreta servo Nacia Sekureca Agentejo (NSA) kaj iama oficisto de la ŝtata Centra Informokapta Agentejo (CIA) de Usono. Li en junio 2013 en gazetaraj komunikoj malkaŝis detalojn pri pluraj sekretegaj usonaj kaj britaj registaraj informkontrolaj programoj. Unu el tiuj programoj estas PRISM.

Edward Snowden
Persona informo
Naskonomo Edward Joseph Snowden
Aliaj nomoj CITIZENFOUR • TheTrueHOOHA • VERAX • John Dobbertin
Naskiĝo 21-an de junio 1983 (1983-06-21) (40-jaraĝa)
en Elizabet-Urbo
Lingvoj anglafranca
Loĝloko Wilmington • Ellicott City • Waipahu • Ĝenevo
Ŝtataneco UsonoRusio
Alma mater Anne Arundel Community College • Universitato de Liverpolo
Subskribo Edward Snowden
Familio
Patro Lonnie Glenn Snowden, Jr.
Patrino Elizabeth Snowden
Edz(in)o Lindsay Mills
Okupo
Okupo system administrator • intelligence officer • gardisto • interna alarmanto • disidentokomputosciencisto • spioninforma analizisto
vdr

Laŭ artikoloj publikigitaj en The Washington Post kaj The Guardian, PRISM provizas al la NSA senobstaklan aliron al datumoj stokitaj en serviloj apartenantaj al usonaj novteknikaj entreprenegoj: Google, Facebook, Microsoft...

Tamen, kiam ili estis demandataj rilate al la malkaŝaĵoj, administruloj de tiuj kompanioj neis la ekziston de tia libera aliro al la NSA.

Samtempe, la usona prezidanto Barack Obama malkontestis ke PRISM estas programo por kolekti informojn rilate al fremduloj por objektive eviti terorismajn agojn. Iuj registaranoj precizigis ke la celado de tiu programo ne estas kolekto de informoj pri usonaj civitanoj.

Eksterlande la diplomataj kaj politikistaj medioj skandalis pro la maldeca agado de la usona registaro.

Fuĝo el Usono redakti

En majo 2013, rivelinte la sekretajn programojn, li eskapis el sia hejmo en Havajo al Honkongo.[1] La 23-an de junio 2013, li plu vojaĝis al Moskvo,[2] kie li restis en la transira zono de la flughaveno.[3]

Neniu lando de la Eŭropa Unio konsentis doni al li vizon kaj, kiam Evo Morales de Bolivio sugestis, ke li eble akceptus lian peton por azilo, Francio, Hispanio kaj Italio malpermesis al li eniron en siajn flugspacojn. Morales devis surteriĝi en Aŭstrio, kie lia aviadilo estis esplorata. Usonaj oficuloj pensis, ke Snowden estus sur lia aviadilo, kaj la Usono insistis ĉe tiuj landoj halti ĝin. Snowden ne estis sur la bolivia prezidenta aviadilo. Sud-amerikaj registaroj kondamnis la decidojn de Hispanio, Italio kaj Francio. Laŭ la aŭstria registaro, la Usono ne forcis aliajn landojn retrakti proponojn de azilo. La Usono diris ke si nur eksplikis "la gravecon de la krimojn" [4]

En populara kulturo redakti

En 2014 estis eldonita dokumentara filmo Citizenfour, kiu raportas pri la malkovro de la NSA-skandalo fare de Edward Snowden.

Referencoj redakti