Edward Symoens (naskiĝis la 17-an de septembro 1915 en la usona Austin, Teksaso - mortis la 21-an de decembro 1995 en Kapellen (Belgujo), estis Honora Membro de UEA ekde 1993.

Edward Symoens
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1915 (1915-09-17)
Morto 21-an de decembro 1995 (1995-12-21) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Symoens naskiĝis en Teksaso, sed vivis en Belgujo. Li eklernis Esperanton en 1930 kaj tuj ekaktivis en studentaj medioj. En 1946 li gvidis nacian radiokurson. Dum sia longa kariero kiel eduka gvidanto kaj mezlerneja direktoro en la ĉefurboj de la nunaj Demokratia Respubliko Kongo (1947-1972) kaj Ruando (1972-1975), li ankaŭ gvidis Esperanto-kursojn kaj prelegis pri Esperanto. Dum plurmonataj restadoj en la 80-aj li helpis starigi Esperanto-kernon en Ruando. Pri tiu periodo li regule verkis en la internacia magazino Monato.

Post reveno Eŭropen, li kungvidis kolokvon pri Esperanto (1976), el kiu fontis renovigo de la movado en Flandrujo. Li prezidis (1979-1984) kaj vicprezidis (1984-1990) Flandran Esperanto-Ligon, kaj iĝis honora FEL-prezidanto en 1990. Per siaj riĉa vivosperto kaj gravaj sociaj kontaktoj, li motoris la restrukturadon de la movado en Flandrujo. En la LKK de la Antverpena UK (1982) li laboris kiel vicprezidanto. Dum multaj jaroj li animis la lokan grupon en Kalmthout, kaj fariĝis ankaŭ ties honora prezidanto.

 
Edward Symoens parolanta kun Eliza Kehlet en Antverpeno, 1978.

Kiel komitatano de UEA (1979-92), li aktivis en komisionoj pri informado kaj elektoj. Li estis estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (1984-). Li kunfondis (1989) la laborgrupon "Komunikado en la Eŭropa Komunumo" kaj aktive membris en ĝi.

Aparte elstaras lia rolo kiel vicprezidanto (1985-1987), poste prezidanto (1987-1991), de ILEI, kiu elektis lin honora membro. La gvidlinioj kaj laborplanoj, kiujn li lanĉis forte plu influas la funkciadon de la instruista asocio. Pro siaj solidaj ligoj al UEA, Symoens impulsis reproksimiĝon de la du organizaĵoj, kio kondukis al restarigo, en 1990, de la statuso de ILEI kiel faka asocio aliĝinta al UEA. Li instigis al la lanĉo de la Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI (1989), de kursoj por instruistoj (1992), kaj de aro da novaj eldonaĵoj.

El liaj provoj samtempe aliri diverslandajn eduk-ministeriojn per informkampanjo pri la sociopolitika, kultura, pedagogia kaj propedeŭtika valoro de Esperanto, naskiĝis utilaj informdokumentoj en pluraj lingvoj, aperintaj i.a. kiel Esperanto-Dokumentoj de UEA. Li kompilis Bibliografio de Disertacioj pri Esperanto kaj Interlingvistiko (1989) kaj ties suplementon (1995), iniciatis la eldonon de Studoj pri la Internacia Lingvo (1987) kaj Orgena Vortaro (1989), kaj kunredaktis la prelegaron La intereso kaj utilo de komuna interlingvo (1988).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-248, algluebla ekslibriso
  2. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-248
  3. Interface: tijdschrift voor toegepaste linguïstiek = Interface: journal of applied linguistics, 2000/1, p. 3-4
  4. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-38

Bibliografio redakti

  • france Symoens, Edward 1987 : L' Espéranto et l' Afrique, Dialogue, n° 125, Nov.-Déc., Kigali, 53-68.
  • esperante Symoens, Edward (1989): Bibliografio de universitataj kaj altlernejaj diplomverkoj, disertacioj kaj tezoj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam (UEA)
  • nederlande De Smet, Wim 2000 : Edward Symoens 1915-1995. En Interface. Planned Languages: From Concept to Reality. VLEKHO. Hogeschool voor Wetenschap en Kunst, Bruselo, 3-4. ISBN 806813-1-8
  • esperante MacGill, Stefan 1996 : Edward Symoens 1915-1995, Internacia Pedagogia Revuo, nro 1]
  • esperante Symoens, Margaretha 2011 : Belgaj Radiokursoj de Esperanto en la kvardekaj jaroj - Mozaikoj el la vivo de Edward Symoens, Finlaboraĵo, Universitato Adam Mickiewicz kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Poznano, Polujo, 62 p.

Eksteraj ligiloj redakti