Edyta Anna Górniak (naskiĝis la 14-an de novembro 1972 en Ziębice) – pola kantistino, komponistino kaj aŭtorino de tekstoj, produktoro, reĝisorino kaj muzikala aktorino. Honora civitanino de Ziębice kaj Honora Ambasadoro de la Ĉefurbo de Pola Kanto Opole.

Edyta Górniak
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1972 (1972-11-14) (51-jaraĝa)
en Ziębice, Opola Provinco
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Edyta Górniak
Familio
Edz(in)o Piotr Schramm • Dariusz Krupa
Amkunulo Dariusz Kordek • Piotr Gembarowski • Piotr Kraśko • Robert Kozyra • Dariusz Krupa • Piotr Schramm • William McKinney • Mateusz Zalewski
Infano 1
Okupo
Okupo kantistoaktorokantaŭtoro
TTT
Retejo https://e-gorniak.com
http://www.edytagorniak.pl
vdr

Biografio redakti

Komencoj

Edyta Górniak debutis en televida programo en 1989 kun la kanto "Stop" de Sam Brown, kaj en 1990 partoprenis koncerton Debutoj en la Festivalo de Pola Kanto en Opole, kie ricevis distingon. Tiutempe ĉesis lerni en ĝardena-abela teknikumo en Kluczbork por komenci muzikan karieron. Dum tri sekvaj jaroj prezentiĝis kiel muzikala aktorino. Januare 1991 debutis en la plej enspeza pola muzikalo Metroo, kun kiu vojaĝis eĉ al fama Broadway. Ŝi ankaŭ prezentiĝis dum muzikaj spektakloj en Teatro Buffo kun klasikaj polaj furoraj pop-kantoj de antaŭ rokenrola periodo – kun polaj versioj de belga kantisto Jacques Brel, kreanta en Francio.

Julie 1993 ŝi partoprenis svedan Festivalon de Apudbaltaj Landoj en Karlshamn, kie ricevis la trian premion.

Turnopunkto

En 1994 Edyta Górniak estis la unua artistino de Pollando en Eŭrovido Kantokonkurso. Tie ŝi ekkantis "Tio ne mi" ("Once in a Lifetime") kaj gajnis la duan lokon, malvenkinte nur kun organizantoj de la festivalo. La germana gazetaro skribis, ke aperis nova artistino de Pollando kun ĉefaspekto kaj voĉo de anĝelo, kaj ĵurnalisto de BBC publike anoncis, ke ni ekkonis la plej belan junan voĉon de Eŭropo - Edyta Górniak el Pollando.

La kanto "To nie ja" (Tio ne mi) estis turnopunkta en ŝia kantista kariero iĝante la plej granda furorkanto de la jaro 1994. Danke al ŝia muzika estro Wiktor Kubiak la artistino debutis per "Once in a Lifetime", kiu estis vendata aŭtune 1994 en Pollando, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Sukcesaj estis ŝiaj laŭvicaj kantoj "Jestem kobietą" (Mi estas virino) kaj jam en 1995 "Dotyk" (Ektuŝo). Ŝia la unua muzikalbumo titolita Ektuŝo aperis maje 1995 kaj disvastiĝis en pli ol duonmiliono da ekzempleroj.

Eksteraj ligiloj redakti