Edzino (familio)

virino kun kiu oni geedziĝis

Edzino estas la ina partnero en geedzeco. Devoj, rajtoj kaj aŭtoritato de la edzino rilate al ŝia kunulo, aŭ al ŝia kunulino en samseksaj geedzecoj, varias laŭ kulturo kaj laŭleĝe.

Ĵus-edzino dum sia Nikaho.

En monogamaj rilatoj, la edzino povas esti edziĝinta al nur unu viro samtempe, kaj la edzo povas esti edziĝinta al nur unu virino samtempe. Kontraŭe, rilatoj bigamiaj kaj poligamiaj ( poliandrio kaj polignio ) povas esti ke la edzino kaj / aŭ la edzo havos du geedzojn, du aŭ pli da kompanianoj iam ajn.

Tradicie, en plej multaj kulturoj, la edzino ne estas konsiderata la estro de la domanaro kaj ne respondecas pri la vivtenado de la domanoj. Ĉefe laŭlonge de la 20-a jarcento la koncepto de egaleco de homoj pli kaj pli hegemoniis kaj nun en disvolvigitaj landoj kaj eĉ en multaj disvolvigataj landoj, la privilegioj de la edzo eksmodiĝis kaj la estreco estas kunhavata de la edzino. Kontraste en diversaj apartaj kulturoj, foje estis la edzino kiu fakte respondecis (kaj eĉ respondecas) pri la bontenado de la hejmo kaj/aŭ de la familia ekonomio.

Eĉ post la fino de la rilato, ĉu per la morto de la edzino aŭ eksedziĝo, en multaj kulturoj, ŝia eksgeedz(in)o estas difinita kiel vidv(in)o aŭ eksedz(in)o kaj ŝi kiel la eksedzino, kun malsamaj signifoj - kaj juraj kaj kulturaj.

En pratempoj, edzo havis grandan aŭtoritaton super sia edzino kaj iliaj idaj posteuloj, kiuj estis plejparte konsiderita lia proprietaĵo.

Vidu ankaŭ redakti