Edzo (familio)

viro kun kiu oni geedziĝis

Edzo estas la vira partnero en geedzeco. La devoj, rajtoj kaj aŭtoritato de la edzo rilate al lia edzino, aŭ edzo en samseksa geedzeco, varias laŭ kulturo kaj juro .

"La monerŝanĝisto kaj lia edzino" (Quentin Massys): la edzo kontrolas la ekonomion, dum la edzino legas religian libron en kiu videblas bildo de la Virgulino kun ŝia infano, tio estas oni rememoras pri la rolo de la edzino kiel patrino.

En monogamaj rilatoj, la edzo povas esti edziĝinta al nur unu edzino samtempe, kaj la edzino povas esti edziĝinta al nur unu viro samtempe. Kontraŭe, en bigamio kaj poligamiaj rilatoj ( poliandrio kaj poligamio ) eblas ke edzo kaj / aŭ edzino havu du geedzojn, du aŭ pli da geedzoj samtempe.

Tradicie, en plej multaj kulturoj, la edzo estas konsiderata la estro de la domanaro kaj tiu kiu estas respondeca pri la vivtenado de la domanoj. Ĉefe laŭlonge de la 20-a jarcento la koncepto de egaleco de homoj pli kaj pli hegemoniis kaj nun en disvolvigitaj landoj kaj eĉ en multaj disvolvigataj landoj, la estreco de la edzo eksmodiĝis por esti kunhavata de la edzino.

Eĉ post la fino de la rilato, ĉu per la morto de la edzo aŭ eksedziĝo, en multaj kulturoj, lia eksedzino estas difinita respektive kiel vidvino aŭ kiel eksedzino kaj li estas eksedziĝinto, kun malsamaj signifoj - kaj jure kaj kulture.

En pratempoj, edzo havis grandan aŭtoritaton super sia edzino kaj iliaj idaj posteuloj, kiuj estis plejparte konsiderita lia proprietaĵo.

Vidu ankaŭ redakti