Efezo

antikva urbo en Anatolio

Efezo[1]Efeso[2] (antikve-greke Ἔφεσος, Éfesos, luvie Apa-ša, latine Ephesus, turke Efes) estas helena urbo de Ionio (okcidenta Anatolio), kiu staris kie la rivero Cayster fluis en la Egean Maron.

Efezo
arkeologia setlejo • arkeologia lokovidindaĵopoliso [+]

Koordinatoj37° 56′ 23″ N, 27° 20′ 55″ O (mapo)37.93972227.348611Koordinatoj: 37° 56′ 23″ N, 27° 20′ 55″ O (mapo)
Areo6,15 km² (614,76 ha) [+]

Loĝantaro300 mil en 150 a.K.

Estiĝo10-a jarcento a.K.E.

Efezo (Turkio)
Efezo (Turkio)
DEC

Map
Efezo

Vikimedia Komunejo:  Ephesus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

Neolitiko kaj bronza epoko redakti

La areo ĉirkaŭ Efezo estis jam loĝata dum la neolitiko (ĉ. 6000 a.K.) laŭ arkeologiaj elfosaĵoj de teloj en Anatolio.

Laŭ hititaj fontoj, la ĉefurbo de la regno Arzawa en okcidenta kaj suda Anatolio estis Apasa, kiu ŝajne estas sama kiel la greka urbonomo Efezo. En la 2-a jarcento a.K., Efezo estis unu el la ĉefaj kaj plej riĉaj havenoj de la Mediteraneo kaj havis 300 mil loĝantojn.

Helena enmigrado redakti

La helena urbo Efezo estis fondita en la 10-a jarcento a.K. kaj fariĝis unu el al ĉefaj urboj de Ionio. La loĝantaro venis plejparte el Ateno.

Ekzistas du mitoj pri la fondado de la urbo. Laŭ la unua kaj pli frua, la mita fondinto de Efezo estis la princo Androklo (antikve-greke Ανδροκλες) de Ateno, kiu setlis en Ionio laŭ la instrukcio de la Delfa orakolo. Kontraŭe, postaj helenaj historiistoj (Herodoto, Strabono ktp) asertas ke la urbon fondis Efos (antikve-greke Εφος), reĝino de la Amazonoj, kies nomon portas la urbo.

Dum la Peloponeza Milito, Efezo komence aliancis sin kun Ateno, sed poste (dum la t.e. Ionia Milito) alianciĝis kun Sparto anstataŭe. Ĉar ankaŭ Persio subtenis Sparton, Efezo, kune kun la aliaj urboj de Ionio, fariĝis parto de la Persa imperio.

En 334 a.K., Aleksandro la Granda kaptis la urbon el la persoj. Post la morto de Aleksandro, Efezo fariĝis parto de la Seleŭkida imperio kaj, poste, Egiptio (263–197 a.K.).

La Seleŭkidoj rekonkeris la urbon en 196 a.K. Tamen, la Seleŭkidoj militis kontraŭ, kaj estis venkitaj de, Romio; tial, postmilite, en 188 a.K., Efezo aliĝis al la regno Pergamo, aliancano de Romio.

Romio redakti

En 133 a.K., la lasta reĝo de Pergamo mortis sen filo, kaj lia regno fariĝis parto de la Romia Respubliko.

Dum la 1-a jarcento a.K. kaj la 1-a jarcento p.K., Efezo estis la centro de komerco por sklavoj en Mediteraneo.

Efezo estis la plej granda urbo de la romia provinco de Asia. Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco kaj la centro de la kulto de la virga diino Artemiso, kie staris la plej granda el ŝiaj temploj, la Templo de Artemiso, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Efezo havis la plej grandan teatron de la imperio, kun 50 mil sidlokoj. Sankta Paŭlo predikis en la urbo tri jarojn (65-68) kaj Sankta Johano, laŭ tradicio, tie verkis sian evangelion (ĉ. 90).

Bizanca imperio kaj turkoj redakti

Efezo restis grava en la Bizanca imperio — la dua plej grava, post la imperia ĉefurbo Konstantinopolo.

En 381 la imperiestro fermis la Templon, kiu, starinta vake, fariĝis ŝtonminejo. En 431, la urbo estis la loko de la Koncilio de Efezo, kiu deklaris, ke Sankta Maria estas la Dipatrino. Dum la kristanigo de Eŭropo, la kulto de la virga Sankta Maria anstataŭis la kulton de la virga Artemiso. Kristanismo formortigis unu el la du ĉefindustrioj de la urbo: la kulton de Artemiso.

En 614, granda tertremo parte detruis la urbon. Araboj plurfoje forrabis la urbon dum la 7-a jarcento, sub la kalifo Mu'aŭija ibn Abi Sufjan.

La urbo malgraviĝis, pro la siltopleniĝo de haveno per la rivero. (Hodiaŭ, la ekshaveno kuŝas 5 kilometrojn for de la marbordo.) La perdo de la haveno malaperigis la komercon tra la Egea Maro. Pro la jarcentoj da ŝlimo el la Cayster, en la tempo de la bizanca imperio, granda, malaria marĉo kreskis inter Efezo kaj la maro. La konkuro de Konstantinopolo ekde la 4-a jarcento verŝajne ne helpis. Efezo estis mortigita de ŝlimo, malario, kaj kristanismo.

La selĝukoj konkeris Efezon en 1090, kiam ĝi estis nur malgranda vilaĝo. La Bizanca Imperio rekonkeris ĝin en 1097.

Turkoj konkeris Efezon en la 24-a de Oktobro, 1304, kaj ree apartenis al la selĝukoj. En 1390, ĝi fariĝis parto de la Otomana imperio.

La eksurbo estis plene malsetliĝinta ekde la 15-a jarcento.

Priskribo redakti

Kie tiu granda urbo unufoje staris, nun staras Ayasuluk, malgranda turka vilaĝo. Multaj ruinaĵoj el la klasika urbo ankoraŭ staras.

Ankaŭ staranta sur monto apud Efezo estas la Domo de la Virgulino Maria, loko de pilgrimado por kristanoj kaj muzulmanoj kaj de solenaĵoj je la 15-a de aŭgusto. Laŭ tradicio, post la krucumado de Jesuo Kristo, Sankta Johano portis kun si Marian, la patrinon de Jesuo, al Efezo.

Gravuloj redakti

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Efez/o
  2. Nova Testamento - Al la Efesanoj (tradukita de la Brita kaj Alilanda Biblia Socio ktp., 1927)

Vidu ankaŭ redakti