La efikoj (aŭ efik-ibibioj) estas etno, kiu vivas en la enflueja regiono de la riveroj Kalabaro kaj Kroso (Cross-River). La setleja regiono de la efikoj ampleksas la sudon de la federacia ŝtato Kroso kaj regionon en la oriente allima Kameruno. Ilia kultura kaj politika centro estas la urbo Kalabaro, kiun ili fondis ĉirkaŭ 1600. Entute proksimume 600.000 homoj apartenas al la efikoj. La efika lingvo estas proksime parenca kun la ibibia lingvo. La plej multaj efikoj estas membroj de iu el la diversaj evangeliaj eklezioj.

Efikoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Mapo de la lingvoj de Niĝerio, la (efik-)ibibioj troviĝas en la plej sudorienta landangulo

La nomo de la etno estas derivita de la ibibia verbo fik, kio signifas "subpremi". La efikoj transprenis tiun nomon spite al la negativa kromsignifo; ili mem nomis sin ankaŭ iboku, kio signifas "kverelantoj kun la iboj". Ambaŭ nomoj indikas ilian militeman pasintecon en la delto de la Kros-rivero [1].


Literaturo redakti

  • Randy J. Sparks: Die Prinzen von Calabar. Eine atlantische Odyssee. Berlin 2004. ISBN 3-8077-0225-3
  • Efiong U. Aye: Old Calabar Through the Centuries. Calabar 1969
  • Efiong U. Aye: The Efik People. Calabar 2000
  • Daryll Forde (Hrsg.): Efik traders of Old Calabar. London 1956
  • Donald M. McFarlan: Calabar. The Church of Scotland Mission, 1846-1946. Toronto & New York 1946

Fontoj redakti

  1. Randy J. Sparks: Die Prinzen von Calabar, p. 50.