Efim Petrovich GELLER (ruse ефим Петрович Геллер, ukraine юхим Петрович Геллер; naskiĝis la  8-an de marto 1925(nun 1925-03-08) - mortis la 17-an de novembro 1998) estis sovetia ŝakludanto kaj mondklasa grandmajstro. Li venkis en la Sovetunia Ŝaka Ĉampionumo dufoje (en 1955 kaj 1979) kaj estis kandidato por la mondĉampiona titolo dum ses okazoj (1953, 1956, 1962, 1965, 1968 kaj 1971). Li gajnis kvar Ukrainiajn Ŝakajn Ĉampionumojn (en 1950, 1957, 1958 kaj 1959). Geller ankaŭ estis trejnisto de la mondĉampionoj Boris Spasskij kaj Anatolij Karpov. Li ankaŭ estis ŝakverkisto. Geller naskiĝis en Odeso, Sovetunio kaj estis judo.

Efim Geller
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1925 (1925-03-08)
en Odeso
Morto 17-an de novembro 1998 (1998-11-17) (73-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Peredelkino Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Odesa Universitato
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Teamaj turniroj redakti

Geller reprezentis Sovetunion sep fojojn en Ŝakolimpikoj, dum 28-jara interspaco de 1952 ĝis 1980. Li gajnis tri orajn medalojn kaj tri arĝentajn medalojn sur sia tabulo. Lia totala poentaro estas: (+46−7=23) por 75.7 elcento.[1]

  • Helsinko 1952, ŝaktabulo 4, 10½/14 (+8−1=5), individua arĝenta medalo
  • Amsterdamo 1954, 1a rezervo, 5/7 (+4−1=2), individua ora medalo
  • Moskvo 1956, 2a rezervo, 7½/10 (+7−2=1), individua ora medalo
  • Varna 1962, 1a rezervo, 10½/12 (+10−1=1), individua ora medalo
  • Lugano 1968, ŝaktabulo 4, 9½/12 (+7−0=5), individua arĝenta medalo
  • Siegen 1970, 2a rezervo, 8/12 (+6−2=4)
  • La-Valeto 1980, ŝaktabulo 4, 6½/9 (+4−0=5), individua arĝenta medalo

Geller ankaŭ estis elektita dum ses okazoj kiel membro de la sovetunia teamo por la Eŭropa Teama Ĉampionumo. Lia teamo gajnis oron ĉiun fojon, kaj li gajnis kvar orajn medalojn sur sia tabulo.

  • Oberhausen 1961, ŝaktabulo 7, 6½/9 (+4−0=5), individua ora medalo
  • Kapfenberg 1970, ŝaktabulo 4, 4/6 (+3−1=2), individua ora medalo
  • Bath, Somerset 1973, ŝaktabulo 7, 4½/5 (+4−0=1), individua ora medalo
  • Moskvo1977, ŝaktabulo 6, 4½/7 (+2−0=5), individua ora medalo
  • Skara 1980, ŝaktabulo 5, 4/6 (+2−0=4)
  • Plovdiv 1983, 2a rezervo, 3/4 (+2−0=2)

Rezultoj kontraŭ la tiamaj plej fortaj ludantoj redakti

ŝakisto venkoj malvenkoj egalvenkoj
Miĥail Botvinnik 4 1 7
David Bronŝtejn 5 5 15
Bobby Fischer 5 3 2
Svetozar Gligoric 4 1 22
Vlastimil Hort 2 1 11
Paul Keres 7 9 21
Viktor Korĉnoj 6 11 16
Bent Larsen 3 5 9
Tigran Petrosjan 5 3 32
Lev Polugaevsky 4 11 21
Lajos Portisch 4 2 12
Vasilij Smislov 11 8 37
Boris Spasskij 6 10 22
Leonid Stein 6 1 7
Mark Taimanov 8 7 12
Miĥail Tal 6 6 23
Totalo 86 84 269

Noto: nur oficialaj turniroj kaj matĉoludoj en klasika tempokontrolo estas nombritaj ĉi tie.

Referencoj redakti

  1. Efim Geller (angle). Olimpbase.org. Alirita 2021-01-04.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti