Egalsigna askiigo (angle quoted printable) estas maniero por transformi tekstojn koditajn per 8-bita kodo (ekz. ISO 8859-3) per Askio (7-bita). Ĝi servas precipe por retpoŝto, ĉar tiu komence funkciis nur 7-bite; eĉ nun la perfekta traktado de bitokoj (bajtoj) ne estas garantiita.

Egalsigna askiigo estas uzata en la retpoŝta normo MIME, difinita en RFC 2045. Ĝi permesas kodi ĉiun bitokan valoron per vico el tri Aski-signoj: egalsigno (=) kaj du 16-umaj ciferoj, kiuj reprezentas la valoron de la bitoko. Por la bajtoj en la du intervaloj 33–60 kaj 62–126 ĝi permesas ankaŭ senŝanĝan transprenon. Numero 61 reprezentas ĝuste la egalsignon mem, kiun ĉiam necesas kodi. Kiel 16-umajn ciferojn eblas uzi la ciferojn 0–9 kaj la majusklajn literojn A–F. La egalsigno do estas kodata kiel "=3D", ĉar la 16-uma nombro 3D egalas al la dekuma 61.

Alivorte, la egalsigna askiigo estas do per-askia kodoprezento de 8-bitaj kodoj.

Egalsigna askiigo principe estas limigita al 8-bitaj kodoj, sed eblas uzi ĝin por pli longaj kodnumeroj, tranĉante ilian en bitokojn.

Eksteraj ligiloj redakti