Eger

Hungaria urbo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Eger (apartigilo)
Por informoj pri la rivero Eger, vidu: Ohře, sed ankaŭ tie la rojo nomiĝas Eger, kiel la urbo.

Eger (germane Erlau, latine Agria) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, kies departementejo estas kune kun departementorajto, en Distrikto Eger, kies centro ĝi estas. Eger estas ankaŭ sidloko de romkatolika ĉefdiocezo.

Larĝa panoramo de Eger
Larĝa panoramo de Eger
Eger
Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3300 • 3304
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 018  (2023) [+]
Loĝdenso 542 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 54′ N, 20° 22′ O (mapo)47.89888888888920.374722222222Koordinatoj: 47° 54′ N, 20° 22′ O (mapo) [+]
Alto 165 m [+]
Areo 92,24 km² (9 224 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Eger (Hungario)
Eger (Hungario)
DEC
Eger
Eger
Situo de Eger

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eger [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

 
Ruinaĵoj de katedralo en la fortikaĵo

La urbo situas nordoriente en Hungario, sur la suda flanko de la montaro Bükk, laŭ la fervojo Füzesabony-Ózd. Eger estas unu el la malnovaj histoririĉaj urboj de Hungario. La urbo disvastiĝas inter montetoj, sia alto super la marnivelo estas 180 metroj. La urbo situas 130 km-ojn for de Budapeŝto.

Eger estas konata pri la grandaj vinkulturejoj en la ĉirkaŭaĵo kaj pri la ruĝa vino Egera Taŭrsango (hungare Egri bikavér) kaj aliaj vinspecoj. En la urbo ekzistas multaj vindrinkejoj kaj tradiciaj parte subteraj vinkeloj. La urbopejzaĝon karakterizas la barokaj konstruaĵoj kaj la minareto el la tempo de la Osmanida rego kaj la mezepoka fortikaĵo.

La strukturon de la urbo determinas ĉefe la valo de la rivereto Eger, tiel la kolonio etendiĝas dekdu km longe kaj tri km vaste en orienta-okcidenta direkto.

Plua fameco de la urbo estas la tradicia vinproduktado. La plej aŭtoritata kaj konata produkto de tiu ĉi vinlando estas la profundruĝkolora, facile alungusta Egri Bikavér [Taŭrsango de Eger].

Ankaŭ tre gastlogadaj rimedoj estas la termalbanejoj en Eger kaj en la ĉirkaŭaĵo.

Historio redakti

La urbo estis nomumita jam ekde la 11-a jarcento episkopejo. Ĝi estis en 1241 fare de la mongoloj tute detruita kaj la loĝantaro masakrita. En la 16-a jarcento, kiam la Osmanida imperio inundis kaj okupis parton de Hungario, la urbo estis multfoje atakita. En la jaro 1552 povis la urbo-fortikaĵo defendi sin kontraŭ la grandega osmana atako. Tio estis la unua granda malvenko por la turkoj kaj Eŭropo povis malpeziĝinte ekspiri. En 1596 estis Eger tamen okupita kaj restis tra 100 jarojn posedo de la osmanidoj. Tiutempe oni konstruis la moskeojn kaj banejojn - la ankoraŭ nun straranta minareto estas la plej norda reprezentanto de la osmanida konstruo. Nur en 1687 estis Eger fare de la Habsburgoj kaj la hungaroj reokupita. La ora epoko de la urbo estis de mezo de la 18-a jarcento. Tiam la Schola Medicinalis estis la unua memstara medicina altlernejo en Hungara reĝlando, nome en Eger. Laŭ kelkaj hungaraj fontoj ĝi estis kio estas en nuntempa senco universitato.

La historio de la urbo komenciĝas antaŭ la tempoj de reĝo Stefano la 1-a (Hungario), kiu fondigis la unuan el la kvin hungarajn episkopujojn en Eger. La urbo mem estis scenejo de diversaj gravaj eventoj en sia historio, sed la nomo de la urbo tamen estas fama por ĉiuj popoloj okaze de la heroa luktado gardante la fortikaĵon kontraŭ la turkaj armeoj en la mezepoko. En 1552 du grandegaj turkaj armeoj unuiĝis antaŭ la muroj de la fortikaĵo de Eger. La gardantoj batalis heroe ĝis jaroj, fine la fortikaĵo forfalis en 1596 - kiam ĉefe fremdaj solduloj gardis la fuortejon.

La hodiaŭa aspekto de Eger elformiĝis ĉefe en la 18-a jarcento. La malnova kvartalo montras pramezaĝan aspekton, ĝi estas preskaŭ unika en Hungario. Eger estas la urbo de preĝejoj, ties nombro estas pli ol dekdu.

Fame konataj lokoj en la urbo redakti

Placo Dobó redakti

 
Placo Dobó en Eger

Ĝi estas la centro de la urbo, situante antaŭ la muroj de la fortikaĵo. La nomo de la placo devenas el la heroa kapitano de la fortikaĵo, István Dobó. En la placo troveblas la preĝejo Minorita, kio estas la plej bela kaj riĉenhavanta preĝejo en Centra Eŭropo. Ĉirkaŭ la placo estas vendejoj, trinkejoj, en la placo finiĝas kelkaj mallongaj stratetoj de la nova kvartalo.

 
Minareto - simbolo de Eger

Minareto redakti

Ĝi estas altega turo por turka preĝestro, el la pinto de tiu ĉi konstruaĵo la preĝestro vokis je komuna preĝo la verkredantulojn, kiam estis bezonata. La konstruaĵon oni povas alproksimiĝi facile kaj rapide el la placo Dobó. La minareto estas la plej norda turka historia memoraĵo en Eŭropo.

Strato Széchenyi redakti

Tiu ĉi strato estas la ĉefstrato de la urbo. En ĝia malgranda parto ne estas veturila trafiko, oni povas promenadi sur la tuta strato. Apud la promenadejo multe da biertrinkejoj, restoracioj, sukeraĵejoj kaj aliaj vendejoj atendas kaj logas la gastojn.

Baziliko redakti

Tiu ĉi preĝejego estas la dua plej granda katedralo de Hungario. Ĝi konstruiĝis je la iniciato de János Pyrker, episkopo de Eger. La konstruado daŭris dum mallonga tempo, nur kvin jarojn [1831-1836]. Vidu:Baziliko-ĉefkatedralo de Eger!

La proksima preĝejo estas pilgrimloko.

 
Altlernejo Eszterházy Károly

Liceo redakti

Kontraŭ la katedralo oni trovas la Liceon. Ĝi estis konstruigata pere de grafo Károly Eszterházy fine de la 18-a jarcento por estigi universitaton. Sur la unua etaĝo estas vizitebla la landfama episkoplanda libraro, kiu havas multajn malnovegajn kodeksojn, manuskriptojn kaj la unike malkovrite originalan Mozart-leteron. En la turo de la konstruaĵo funkcias Astronomia Muzeo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Altlernejo Eszterházy Károly.

Fortikaĵo de Eger redakti

La fama, historia fortikaĵo, kiu longe rezistis la sieĝon de la pli multnombraj turkaj armeoj. La vizitantoj povas atingi la fortikaĵon el kie ajn el la historia urbocentro.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fortikaĵo de Eger.

.

Memordomo de Géza Gárdonyi redakti

Proksimume kvindek metrojn de la norda pordo de la fortikaĵo situas la memoraĵdomo de grandioza kaj fama hungara verkisto, Géza Gárdonyi. Li estas la verkisto ankaŭ de la romano "Steloj de Eger" [Egri csillagok]. Tiu ĉi verko temas pri la turka sieĝo kontraŭ la fortikaĵo.

 
Kirko en Eger

Religiaj konstruaĵoj redakti

 
Urbodomo de Eger

Aliaj konstruaĵoj redakti

Eduko kaj servoj redakti

Partneraj urboj redakti

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Eger.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Eger.

Famaj nomportantoj redakti

Belliteraturo redakti

Pri la heroa defendo de la urbo en 1552, verkis belegan, tre ŝatatan romanon Gárdonyi Géza kun la titolo: Steloj de Eger (hungare Egri csillagok). Ĝi aperis en Esperanto kiel bildstrio (Verkis Tibor Cs. Horváth. El la hungara trad. Vilmos Benczik. Desegnoj de Pál Korcsmáros. - Budapest : Hungara E-Asocio, 1979. - 51 p. ; bildrakonto. - ISBN 9635710542 ).

En 2012 aperis la kompleta verko Esperante el la plumo de Jozefo Horváth en la eldono de Hungaria Esperanto-Asocio (ISBN 978-963-571-476-6).

Esperanto en Eger redakti

En Eger, profesoro Viktória Balogh multe laboris por Esperanto. Nuntempe estas delegito de UEA tie.

Inter la 27-a de decembro 2015 kaj la 3-a de januaro 2016, okazos la 7a Junulara E-Semajno[1], la unua JES kiu ne estas organizata en Germanio aŭ en Pollando.

Referencoj redakti

  1. Pri JES. Arkivita el la originalo je 2018-01-02. Alirita 2015-08-27.

Eksteraj ligiloj redakti