Egina kaŝtrezoroEgina trezoro estas grava minoa ora kaŝtrezoro, trovita sur la insulo de Egino, Grekio. Ekde 1892, ĝi estas parto de kolektaĵo de la Brita Muzeo.

Orelringo

Malkovro redakti

La trezoro estis onidire trovita en tombo sur insulo Egino en 1891, sed la ekzaktaj cirkonstancoj neniam estis klarigitaj. La Brita Muzeo aĉetis plejparton de la trezoro en 1892 de Cresswell Brothers, Londona firmao de spongo-komercistoj. Pliajn pecojn de la trezoro aĉetis la muzeo en 1914.

Priskribo redakti

La Egina kaŝtrezoro konsistas plejparte el oro-juvelaro, kiu estis datita - bazita je ties stilo kaj ikonografio-, je la greka bronza epoko inter 1850 kaj 1550 antaŭ Kristo. Ĝi inkludas du parojn de ornamitaj orelringoj, tri diademojn, unu brusto-pendaĵon, braceleton, oran tason, kvar ringojn, ornamitajn platojn kaj platajn striojn. Tie estas ankaŭ kvin ringegoj kaj multaj bidoj kaj ringoj faritaj de diversaj materialoj inkluzive de oro, lazurŝtono, ametisto, kvarco, karneolo kaj verda jaspo.

Pendaĵoj kaj orelringoj redakti

La plej ellaboritaj aĵoj en la trezoro estas brusto-pendaĵoj kaj paro de orelringoj. La pendaĵo ŝajnas reprezenti Kretan diaĵon akompanata de du anseroj sur la kampo. La diaĵo estis nomita la "Majstro de la Bestoj" fare de arkeologoj. La paro de orelringoj estas desegnita en la formo de du-kapa serpento, kiu ĉirkaŭas du leporhundojn, starantaj unu al la alia.

Vidu ankaŭ redakti

Galerio redakti

Bibliografio redakti

  • L. Burn, The British Museum Book of Greek and Roman Art (British Museum Press, 1991)
  • R. Higgins, The Aegina Treasure - An Archaeological Mystery (London, 1979)
  • R. Higgins, 'The Aigina treasure reconsidered', Annual of the British School-1, 52 (1957), pp. 42–57