Eginhardo

sekretario kaj biografiisto de Karolo la Granda

Eginhardo (naskiĝis 770 en Maingau, Frankonio, mortis la 3 en Seligenstadt) estis franka nobelo, kronikisto, fondinto de la abatejo de Seligenstadt, privata sekretario kaj biografiisto de Karolo la Granda. Lia plej grava verko Vita Karoli Magni estas la plej bona biografio de imperiestro de la mezepoko, perfekte imitante la stilon de Suetonio (70-140), precipe lian "Vita Aŭgusti", montrante la imperiestron el pli intima kaj persona vidpunkto, kaj rivelante ĉiujn flankojn de lia karaktero, kun ĉiuj pruvoj de vera portreto.

Eginhardo
Persona informo
Naskiĝo 770
en Fulda
Morto 18-an de marto 840 (0840-03-18)
en Seligenstadt
Lingvoj latina vd
Alma mater abatejo de Fulda vd
Profesio
Okupo historiistopresbiteroverkisto • biografo vd
Verkado
Verkoj Vita Karoli Magni vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Enluminuro de la Grandaj Kronikoj de Francio, reprezentante Eginhardon.

Naskiĝinto el bona familio en la valo de la Majno, liaj studoj en la monaĥejo de Fulda kaj lia aplikado konvinkis la abaton Baugulf von Fulda[1] lin sendi al la kortego de Karolo la Granda, kie lia eduko kompletiĝis en la lernejo de la palaco. Li havis kiel unu el siaj majstroj Alkvino el Jorko kiu atestis lian notindan talenton rilate al matematiko kaj arkitekturo. Baldaŭ li distingiĝis kiel konsilisto de la imperiestro. Karolo la Granda lin komisiis pri la konstruado de la katedralo de Aĥeno, krom la palacoj de Aĥeno kaj Ingelheim, tiam li konatiĝis en la reĝaj cirkloj kiel Beseleel. La imperiestro ankaŭ faris uzon el lia prudenteco kaj el lia lerteco por sendi lin al pluraj diplomatiaj misioj. Tiele, en 802, la imperiestro lasis en liajn manojn la negocadojn pri la interŝanĝo de saksaj ostaĝoj, kaj, en 806, li estis sendita al Romo por ricevi la papan aprobon por la imperidividado decidita de la imperiestro.

Dum la regado de Ludoviko la Pia (770-840), Eginhardo konservis sian konfidopostenon kaj pruvis ke li estas fidela konsilisto al la filo de Ludoviko, Lotaro (795-855)[2]. Tamen, li malsukcesis kiam li provis starigi la reĝan sukcedon dank'al la imperiestrino Judit de Bavario (797-843)[3]. Nekapablante repacigi Ludovikon kun liaj filoj, Eginhardo ekziliĝis en 830 al Mülheim, kies propraĵo estis donita al li en 815 (krom aliaj kiel tiu en Michelstadt kaj diversaj abatejoj, inter ili tiu de Saint-Wandrille[4]) kiel signo de la reĝa favoro.

Li translokiĝis la relikvaron de Sankta Marĉelino kaj Sankta Petro[5], kaj nomis la lokon Seligenstadt. Krom tio, inter 831 kaj 834, li tie starigis benediktanan abatejon, kie, post la morto de lia edzino Emma, fratino de la episkopo Bernhard von Worms[6], li eniris en la monaĥejon, aŭ kiel sacerdoto aŭ kiel monaĥo. Lia epitafo estis skribita de Hrabano Maŭro (780-856).

Verkoj redakti

 
"Vivo kaj faroj de Karolo la Granda", verkita de Eginhardo kaj eldonita de Johannes Soter[7], Kolonjo, 1521
  • Vita et gesta Caroli Magni, eldonita en Kolonjo, 1521
  • Epistolae, 71 leteroj de Eginhardo, kiuj transvivis lin
  • De Translatione et miraculis sanctorum Marcellini et Petri (La translokiĝo kaj la mirakloj de la sanktuloj Marĉelino kaj Petro)
  • Libellus de adoranda Cruce (Traktato pri la adorado de la kruco)
  • Annales qui dicuntur Einhardi (Analoj diritaj de Eginhardo), etendiĝas inter la periodoj 741-801 el kiuj li estas unu el la aŭtoroj
  • Annales regni Francorum, 741-829, reviziis

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Personensuche
  2. Personensuche
  3. Personensuche
  4. Abbaye Saint-Wandrille. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 2014-04-29.
  5. Sankta Marĉelino kaj Sankta Petro estis martiroj de la 4-a jarcento.
  6. CERL Thesaurus
  7. CERL Thesaurus. Li estas ankaŭ konata kiel Johann Heyl.
  8. Personensuche
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj