Egipto (mitologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rolulo de la helena mitologio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Egipta mitologio.

Egipto (el la greka Αἴγυπτος, «surdorsa kaprino» ) estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Egipto iĝis la unua reĝo kiu unuigis la landon al kiu li donis sian nomon. Tamen, lia prezentado ne estis tiu ĉi, kutima ĉe la egiptanoj, sed aliaj pli taŭga por la pensmaniero de la helenoj kaj la ideo kiun ili havis pri Egiptio.

Egipto, reĝo de Egiptio kaj Arabio redakti

Vidu ankaŭ: Egiptuso

Egipto estis posteulo de la bovin-forma Io kaj la rivera dio Nilo kiu iĝis eponima reĝo de Egiptio[1]. Atentinda estas la fakto, ke la prezentado de ĉi tiu rolulo ne rilatas lin al la egiptia historio aŭ kulturo, sed al la ideo kiun pri ĝi havis la tiamaj eŭropanoj. Li estis filo de Belo, reĝo de Tebo[2], kaj Aĥiroo, najada filino de la rivero Nilo[3]. Li estis ĝemelo de Danao[4] kaj, laŭ Eŭripido, frato ankaŭ de Cefeo kaj Fineo.

Belo asignis la gubernion de Libio al Danao, kaj tiun de Arabio al Egipto. Sed post la morto de Belo, Egipto ricevis ankaŭ la teban kronon, el kie li organizis militajn kampanjojn kontraŭ la melampodoj, danke al kiuj la regno kiun li nomigis fine okupis grandan parton de la tiam konata Afriko kaj Mezoriento. Tio okazigis konflikton kaj malamon inter ambaŭ fratoj.

Genealogio redakti

Argolanda genealogio laŭ la Helena mitologio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Krono
 
Reo
 
Oceano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Memfiso
 
 
Libio
 
Pozidono
 
 
 
Nilo
 
Inaĥo
 
Melio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Belo
 
Agenoro
 
 
 
Telefaso
 
 
Foroneo
 
Io
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kadmo
 
Kilikso
 
Eŭropo
 
Fenikso
 
Aĥiroo
 
 
 
Epafo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Harmonio
 
 
Danao
 
Egipto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Polidoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Agavo
 
 
Hipermnestro
 
Linkeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aŭtonoo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ino
 
 
 
 
Abaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Semelo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Akrisio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Danao
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perseo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

La Egiptidoj redakti

 
La danaidinoj, laŭ John William Waterhouse, 1903. Tiuj princinoj ricevis punon en Tartaro pro murdi ĉiujn la filojn de Egipto, krom unu.

Kun diversaj virinoj (ĉefe feniciaj, arabiaj, kaj libiaj), Egipto iĝis patro de kvindek knaboj, konataj kiel la Egiptidoj. Same okazis al Danao, kiuj estis patro de kvindek knabinoj, konataj kiel la Danaidinoj[5]. Danao kaj liaj filinoj komencis timi sian fraton, ĉefe post konsulti orakolon kiu certigis ilian timion, kaj pro tio ili konstruis ŝipon kun la helpo de Ateno (Danao estis la unua homo kiu konstruis dupruan ŝipon) kaj forfuĝis al Argo, en Peloponezo, kie ili ricevis gastumadon fare de la tiea reĝo Pelasgo[6]Gelanoro, pro tio ke Danao devenis de la argolanda reĝa familio. La loĝantaro, timante militon kontraŭ Egiptio, voĉdonis en asembleo, kie oni decidis protekti la danaidinojn ĉe ili iel ajn.

Tuj poste Danao anstataŭis Gelanoron (aŭ Pelasgon), akirante la tronon. La egiptidoj sekvis ilian onklon, atingis Argolandon kaj proponis aliancon inter ambaŭ regnoj. Laŭ ili, la plej efika maniero tion plenumi estus edniniĝi al la filinoj de Danao. Tamen, kaj malgraŭ ilia afrika deveno, skolio pri Hekuba , de Eŭripido[7] rakontas la aferon tute male: ĝi lokigas la ĝemelojn Egipto kaj Danao en Argolando, el kie oni ekzilis Egipton al la lando kiu de tiam ricevis lian nomon.

Danao, kiu daŭre malfidis siajn nepojn, rifuzis kontraŭbatali, pro la bono de la loĝantaro de sia nova regno, kaj asignis siajn filinojn al la egiptidoj, laŭ la soci-nivelo de ilia patrino, simileco de la nomoj aŭ per lotado[8]. Tamen, li donis al ĉiu danaidino ponardon aŭ pinglon, kiujn ili kaŝigis en la hararo. Danao ordonis siajn filinojn murdi iliajn respektivajn novajn edzojn ĝuste tiu-nokte, ĉar li prave antaŭvidis ke la egiptidoj havis saman intencon. Kvardek naŭ filine obeis lin, sed Hipermnestro («tre kaĵolata») rifuzis tion fari pro tio ke sia edzo, Linceo, konsentis ŝian deziron resti virge. Nur la ĝustatempa interveno de la diino Afrodito savis la malobeeman danaidinon, kaj danke al tio Linceo kaj Hipermnestro fondis la dinastion kiu de tiam reĝos Argolandon, la Danaidan dinastion. La danaidinoj subterigis la kapojn de iliaj edzoj en Lerno (pro tio spruĉis tie multnombre kapa monstro tie, la Hidro), kaj la korpojn ekster la urbo. Zeŭso ordonis Atenon kaj Hermeson senpekigi ilin, laŭ Paŭzanio, kiu priskribis la monumenton starigita sur la loko kie oni subterigis la kapojn de la egiptidoj, survoje al Lariso[9]. Danao edzinigis ilin al la venkintoj de atletisma konkuro, inter ili du filoj de Aĥeo. Pro tio, en la Iliado, oni nomas la grekojn ĉu Danaidoj ĉu Aĥeoj, ĉar la plimulto el la grekaj princoj devenis el tiu dinastio.

Laŭ Higeno la historio iom varias[10]. Laŭ li, Egipto planis murdi la danaidinojn, kaj akiri tiel la heredaĵon de Danao. Kiam tiu lasta eksciis pri tio, li forfuĝis kun sia idaro al Argo. Egipto sendis siajn filon sekvi kaj venki Danaon, do la egiptidoj sieĝis Argon. Nur pro antaŭvido de certa malvenko, Danao ofertis la nuptojn al siaj filinoj, kaj tiel savis la vivojn de siaj regatoj.

Partneroj kaj idaro laŭ Apolodoro[8]
Gorgo Hefestino Argifio Fenica virino Kaliadno Araba virino Tirio
Partneroj kaj idaro laŭ Higeno[5]
Nekonatulino

Mortoj de Danao kaj Egipto redakti

Laŭ kelkaj versioj, Linceo mortigis Danaon venĝeme pro la murdo de siaj fratoj, kaj la danaidinoj ricevis kruelan punon en Tartaro: oni devigis ilin sencese klopodi plenigi tinon per akvo transportita per truitaj kruĉoj, neebla celo kiu eterne suferigas la princinojn. La okazintaĵoj de Danao kaj siaj filinoj, kaj la kialo pro kiu ili rifuzis iliajn edzojn, iĝas la ĉefa intrigo de la teatraĵo de Esĥilo Petegantinoj.

Tradicio en Patraso (Aĥeo), asertis ke ankaŭ Egipto venis al Peloponezo, kaj mortis pro malĝojo en Aroe, tuj post scii pri la morto de sia idaro. La templo de Serapiso en Patraso enhavis monumenton dediĉitan al Egipto[11]. Jozefo Flavio, en sia klopodo historiigi tiun miton, identigas Egipton kaj Danaon al la fratoj Setosis (dudeka reĝo de Egiptio) kaj Armaiso[12].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de EgiptioPoste: 
Belo (Tebo)Egipto-

Egipto, la egiptido redakti

Unu el la filoj de la unua Egipto ricevis la saman nomon ol sia patro. Lia patrino estis Gorgo, kaj li edziĝis al la danaidino DioksipoPolikseno, kiu murdis lin dum la nupta-nokto[8].

Egipto, la tesaliano redakti

En la duatria jarcento a.K. Antonino Liberalis[13] rakontas pri alia EgiptoEgipio, juna homo kiu loĝis en Tesalio. Li estis amiko de Neofrono, al kies patrino, Timandro, subaĉetis por atingi ŝiajn seks-favorojn. Kiam Neofrono eksciis pri tio, li senkompate planis sian venĝon: li anstataŭis Timandron per Bulo (patrino de Egipto al kiu li pagis por tion fari) en ŝia lito, do Neofrono nevole plenumis sang-adulton kun sia patrino. Ekkolere, Zeŭso transformis Egipton kaj Neofronon je aglojvulturoj, Timandron je milvo kaj Bulon je kormorano, kvankam ili klopodis sin-mortigi antaŭe.

Tamen, tial kial multaj el la metamorfozoj rakontitaj de Antonino Liberalis ne aperas en aliaj fontoj, tre eble tiu historio nur temas pri kreivaĵo lia. Aldone, la lokigo de iu Egipto en Tesalio iĝas sufiĉe neklarigebla afero.

Aliaj roluloj same nomitaj redakti

Krom la antaŭaj, aliaj roluloj de la helena mitologio nomiĝis ankaŭ Egipto:

  1. La patro de la fama atleto Timono[14].
  2. Filo de Neleo, kaj fondinto de la urbo Prieno.
  3. Egipto estis ankaŭ unu el la epitetoj de la rivera dio Nilo.

Bibliografio redakti

  • Stewart, M. People, Places & Things: Aegyptus (1), Greek Mythology: From the Iliad to the Fall of the Last Tyrant. [1] Arkivigite je 2006-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • Jean Vertemont. Dictionnaire des mythologies indo-europeenes, 1997.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fakte, la lando ricevis sian nomon el ĉi tiu rolulo, laŭ la popola etimologio. Tamen, laŭ la tragedio Heleno de Eŭripido la heroo kaj la lando identiĝas: "Proteo, dum sia vivo, estis reĝo ĉi tie, regante la tutan landon de Egipto en sia palaco sur la insulo Faroso."
  2. «Belo» (Sinjoro) estas simpla helena adapto de Baalo, ŝemida, do ne egipta, vorto.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.4.
  4. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 382.1155.
  5. 5,0 5,1 Higeno. Fabloj, 170.
  6. Eponimo de la aŭtoktona tribo, ĉi tie prezentitaj kiel antaŭ-helenaj.
  7. Skolio pri Hekuba, de Eŭripido, 886.
  8. 8,0 8,1 8,2 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.24.3.
  10. Higeno. Fabloj, 168.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.21.6.
  12. Jozefo Flavio. Kontraŭ Apiono.
  13. Antonino Liberalis: Metamorfozoj, 5.
  14. François-Joseph-Michel Noël: Dictionaire Universel de la Fable et de la Mythologie.