Egisto

Egisto - (helene Αἴγισθος, latine Aegisthus) estas en la helena mitologio filo de la Mikena reĝo Tiesto kaj murdinto de la pli posta reĝo Agamemno.

Egisto
rolulo de helena mitologio
Verko Oferverŝantoj
Informoj
Sekso vira
Patro Tiesto
Patrino Pelopeia
Kunulo Klitemnestro
Infanoj AletoErigono • Aleus • Helena
vdr

Egisto estas tragedia figuro de la helenaj mitoj, viro por kiu nur malfacile oni serĉas vortojn de kompreno. Lia vivo estas plena de perfortoj, sed ankaŭ de perfortoj de liaj antaŭuloj.

Lia antaŭulo estis Tantalo, kiu famiĝis per murdo de sia filo Pelopso, kiun li kvaronigis, kuiris kaj prezentis kiel manĝaĵon en festeno de dioj. Li volis siajn gastoj ekzameni, ĉu ili estas fakte tiel ĉiosciaj, ke ili ekkonos, kio al ili estis prezentita por manĝi. Ili ekkonis tion kaj Tantalo ne eskapis justan punon. Li por ĉiam suferas en Tartaro "Tantalajn torturojn". Lian filon Pelopson la dioj revivigis.

Pelopso havis filojn nomataj Atreo kaj Tiesto. Ili tutan sian vivon kverelis pri regado en Mikeno, uzante en tio ĉiujn rimedojn.

Pelopso adultigis fratan edzinon Aeropon, por ke ŝi helpu al li atingi la tronon. Sed Atreo superruzis lin, la tronon akiris mem kaj Tieston forpelis. Tiu prenis kun si Atrean filon Pleistenon, edukis lin kaj pli poste venigis en Mikenon, por ke li mortigu sian patron. Sed okazis male, Atreo mortigis la junulon kaj nur poste ekkonis en li sian filon. Por ke li venĝu al sia frato, li allogis Tieston en Mikenon kaj bonvene okazigis al li teruran festenon: mortigis liajn tri filojn kaj prezentis ilin al li sur pladoj. Dioj helpis al Tiesto fuĝi.

Atreo serĉigis lin, sed trovis nur lian lastan filon Egiston, venigis lin en Mikenon kaj edukis kune kun siaj filoj Agamemno kaj Menelao. Tiuj pli poste Tieston elserĉis, venigis lin en Mikenon kaj ĵetis lin en karceron. Atreo ordonis al Egisto, ke li sian patron mortigu. Sed Tiesto sian filon ekkonis kaj kuro de la sorto ree ŝanĝiĝis kaj juna Egisto male trapikis per glavo sian onklon Atreon.

Poste Tiesto kaj Egisto uzurpis regadon en Mikeno. Filoj de Atreo Agamemno kaj Menelao devis fuĝi kaj trovis azilon ĉe sparta reĝo Tindareo. Post kelkaj jaroj Agamemno revenis kaj mortigis Tieston. Li fariĝis reĝo en Mikeno, konstruis fortan reĝolandon kaj por kelka tempo li interpaciĝis ankaŭ kun murdinto de sia patro, Egisto. Sed tiu neniam adiaŭis pensojn pri venĝo.

Agamemno eksopiris pri milita gloro, organizis grandan grekan armeon, kiu militiris kontraŭ Trojo, por ke ili venigu reen belegan Helenon, edzinon de Menelao. Forrabis ŝin Pariso, filo de troja reĝo Priamo. La milito daŭris longajn dek jarojn, sed fine venigis al la grekoj venkon kaj al Trojo totalan pereon.

Egisto la militon ne ĉeestis. Male li vizitadis forlasitan reĝan edzinon Klitemnestron kaj adulte instigis ŝin tiel longe, ĝis ŝi subiĝis. Kune ili preparis planon, kiel la reĝon forigi. Kiam Agamemno anoncis al sia edzino, ke li revenas, Agasto aranĝis bonvenan festenon, dum kiu dek du murdistoj Agaston mortigis. Egisto rapide Agamemno sepultigis kaj deklaris sin mikena reĝo.

Sed la mikena nacio al li la teruran agon neniam pardonis. Egista kruela regado daŭris nur sep jarojn. Poste revenis Agamemnona filo Oresto. Neekkonita li eniris burgon, kaj la murdiston de sia patro Egiston kaj la perfidan patrinon Klitemnestron trapikis per glavo.

Tiel finiĝis furioza murdado, kiu daŭris dum kelkaj generacioj.