La egitaledoj (Aegitalidae) estas familio el la ordo de Paseroformaj birdoj (Paseriformes), subfamilio de Kantbirdoj (Passeres). Ĝi enhavas 8 aŭ 9 speciojn en 3 genroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Egitaledoj
Aegithalos caudatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Egitaledoj Aegithalidae
Reichenbach, 1850

Aegithalos
Hermann 1804
Psaltriparus
Townsend, 1837
Psaltria
Temminck 1836

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Genroj kaj specioj redakti

 
Egitalo

Plej parto de specioj loĝas en montaraj habitatoj de kaj ĉirkaŭ Himalajo, sed la Nana psaltriparo estas indiĝena de Nordameriko, dum la Longvosta paruo loĝas tra Eŭrazio, el Britio al Japanio. Tiuj du birdoj estas multe pli konataj ol la cetero de la familio.

Temas pri etaj birdoj, 9 al 14 cm longaj, inklude la relative longan voston, kaj 4.5 al 9 g pezaj. Ties plumaro estas tipe griza aŭ bruna, kvankam kelkaj specioj havas blankajn markojn kaj la Longvosta paruo havas kelkan rozkoloron.[1] Ili estas ĉiomanĝantaj, ĉefe nutrante sin el insektoj kaj semoj, kaj havas etajn bekojn, pli ol ekzemple la rilataj RemizedojParuedoj.[2]

La birdoj de tiu familio vivas en aroj de 6 al 12 grandan parton de la jaro. Ili kontaktas per susuraj alvokoj; ties kanto estas silentema.[1]

Egitaledoj faras kupolajn sakformajn nestojn de teksita araneretoj kaj likenoj, kion ili kovras per plumoj. Ili faras la nestojn en arboj de densa foliaro, malfacilante la atingon al predantoj.[2] La ino demetas 6 al 10 blankajn ovojn, kiuj en multaj el la specioj havas ruĝajn makuletojn. Plenkreskuloj kovas la ovojn dum 13 aŭ 14 tagoj; junuloj restas en la nesto 16 aŭ 17 tagojn. Almenaŭ en la du plej bone studitaj specioj, ŝajne nur la ino kovas.[1]

La Psaltrio estas lokita en tiu familio ĉar ĝi moviĝas en aroj kaj ties nestoj similas al tiuj de la Longvosta paruo, sed informo estas tiom malabunda ke tiu lokigo estas ankoraŭ nur provizora.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Perrins, Christopher M.. (2003) “Long-tailed Tits”, Perrins, Christopher: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 556–557. ISBN 1-55297-777-3.
  2. 2,0 2,1 Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 202. ISBN 1-85391-186-0.

Eksteraj ligiloj redakti