Eglo - (helene Αἴγλε, latine Aegle) estas en helena mitologio nomo de kelkaj virinaj figuroj:


Eglo - Najado redakti

El la najadoj estis Eglo la plej bela, kaj pro tio elektis ŝin amantinon la suna dio Helioso. El tiu ĉi amrilato naskiĝis Ĥarisoj, belaj diinoj de beleco kaj artoj.


Sed ekzistas ankoraŭ unu versio. En ĝi patro de Ĥarisoj estis la plej alta dio Zeŭso kaj ilia patrino estis diino Eŭrinomo.


Eglo - Hesperidino redakti

Tiu ĉi Eglo estis unu el kvar gardistinoj de raraj oraj pomoj en ĝardeno de Hesperidinoj en okcidento de la lando. Tien por ili venis heroo Heraklo, kiam li plenumis la dek unuan taskon, starigitan al li de la reĝo Eŭristeo. Heraklo devis arkopafi teruran gardiston de la ĝardeno, centkapan drakon Ladonon. Poste li tenis anstataŭ Atlaso la ĉielan volbon kaj giganto tiel povis pluki al li orajn pomojn.


Hesperidinoj estis tri aŭ kvar, eĉ oni ankaŭ citas da ili sep. Ili nomiĝis Eglo, Eriĥteo, Hesperethuso, Arethuso, Hespero, Hesperio kaj Hestia.