Egon Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Egon estis hungara komponisto, instrumentadisto. Li estis daŭriganto de simfoniaj melodioj en Hungario, tiu branĉo ligiĝas al George Gershwin.

Egon Kemény
Egon Kemény
Egon Kemény
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1905 (1905-10-13)
en Vieno
Morto 23-an de junio 1969 (1969-06-23) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Egon Kemény (maldekstre)

Egon Kemény [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1905 en Vieno, li mortis la 23-an de julio 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Egon Kemény naskiĝis en Vieno ĉar lia patro tie estis kirurgo. La juna Egon estis edukita unue en Vieno (li interesiĝis pri muziko jam en aĝo 5), poste li frekventis muziklernejon en Košice, fine li maturiĝis en Miskolc. Inter 1923-1925 li studis en Universitato de Vieno, samtempe en Muzikarta Altlernejo. Lia muzika majstro estis Franz Schmidt (komponisto). En 1926 li estis helpekzercisto en Operetoteatro (Budapeŝto) en la sekva jaro lia tiutempa melodio estis granda ŝlagro. En 1928 li ricevis dirigentan statuson. Inter 1930 kaj 1933 li vivis en Berlino, li kunlaboris kun Pál Ábrahám, poste li vivis en Budapeŝto ĝismorte. Ekde 1934 liaj komponaĵoj ofte estis aŭdeblaj en Hungara Radio, eĉ en 1946 li redaktis programon, krome ofte dirigentis. Li ricevis premiojn en 1953 kaj 1955.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Honolulu, charleston (1927)
  • Kikelet ucca 3 (opereto, 1929)
  • Magyar szvit (suito, 1934)
  • Tisza (1935)
  • Fekete liliom (opereto, 1946)
  • Valahol délen (opereto, 1956)
  • A messzetűnt kedves (muzika teatraĵo, 1965)

Liaj filmaj laboroj redakti

  • Rákóczi induló (muzika gvidanto, 1933)
  • Fűszer és csemege (komponisto, 1940)

Fontoj redakti

Referencoj redakti