Eich LU

komunumo de Svislando
Eich
Blazono de Eich
Eich - ĉefvojo de Sempach al Sursee
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 9′ 3″ N 8° 10′ 4″ O / 47.15083 °N, 8.16778 °O / 47.15083; 8.16778 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 3″ N 8° 10′ 4″ O / 47.15083 °N, 8.16778 °O / 47.15083; 8.16778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1613
Areo 5,89 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 6205
Komunumkodo 1084
Mapo de Eich
vdr

Pri la komunumo redakti

Eich (prononcu: ajĥ) estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1613 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

La komunumo Eich situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Sempach norde de la urbo Sempach.

La teritorio de la komunumo de la komunumo etendiĝas sen la lago sur areo de 5,89 km², de kiuj 19,5% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 12,6% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Eich limas en nordo al Beromünster, en nordoriento al Neudorf, en sudoriento al Sempach, en okcidento (alflanke de la Lago de Sempach al Nottwil kaj Oberkirch, kaj en nordokcidento al Schenkon.

Trafiko redakti

Eich situas ĉe la kantona ĉefvojo de Sursee al Sempach. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolino de Sursee al Sempach-Station. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas en distanco de proksimume 5 kilometroj en Sursee kaj Sempach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Eich datiĝas el la jaro 1045 kiel Heiche. En mezepoko Eich apartenis al la habsburga distrikto Sempach. En 1415 ĝi estis integrita al la Mikaela distrikto, kiu unue estis administrita de la urbo Sursee kaj ek de 1420 rekte de Lucerno. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la komunumo apartenis al la helveta distrikto Sempach kaj ek de 1803 al la distrikto Sursee.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Eich

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen