Eiheiji

Budatemplo en la gubernio Fukui, Japanio

Eiheiji (永平寺) estas unu el la du ĉefaj bikŝuejoj de la budhisma skolo Sōtō[1] de Zeno, kune kun Sōjiji.[2] Ties fondinto estis la bikŝuo Dōgen, kiu kunportis la skolon Sōtō en Japanion el Ĉinio ĉ. la jaro 1227, kaj liaj cindroj troviĝas en halo dediĉita al li[noto 1] ene de la bikŝuejo mem.

Eiheiji
永平寺
   Bikŝuejo  
Loko: 5-15 Shihi, Eiheiji-chō, Yoshida-gun, Fukui (910-1228), Japanio Japanio.
Skolo: Sōtō
Ĉefa budho: La budho Gotamo, la budho Majtrejo kaj la budho Amitabo
Funkcia statuso: Ĉefa bikŝuejo (大本山)
Fondinto: La bikŝuo Dōgen
jaro de elkonstruado: 1244
Retejo: https://daihonzan-eiheiji.com/
vdr

Eiheiji estas bikŝuejo de trejnado kun pli ol ducent gebikŝuoj loĝantaj tie. Ĝi troviĝas ĉ. 15 kilometrojn for de Fukui, kaj ties nomo signifas bikŝuejo de la eterna paco.[3][4]

Notoj redakti

  1. En la halo Jōyōden (承陽殿).

Referencoj redakti

  1. Bodiford, William M. (2006). “Remembering Dogen: Eiheiji and Dogen Hagiography”, The Journal of Japanese Studies (en) 32 (1), p. 1–21. doi:10.1353/jjs.2006.0003. 
  2. Head Temples (angle). SotoZen.net. Alirita 15-03-2012.
  3. Eiheiji. EiheijiKankoubussankyoukai. Alirita 29-03-2012.
  4. Head Temple Eiheiji. SotoZen-Net. Alirita 29-03-2012.