Einstein - La Enigmo de la matematiko

Einstein - La Enigmo de la matematiko estas verko de Huberto Rohden esperantigita de Délio Pereira de Souza. La aŭtoro pasigis la jarojn 1945 kaj 1946 ĉe la Universitato Princeton, en Usono, por sciencaj esploroj proponitaj de tiu universitato. Tie li ekkonis Einstein, kun kiu li longe konversaciis, ĝis la punkto krei "universalan filozofion", kiun poste li instruis en Brazilo. Ofte la aŭtoro supreniris monteton flanke de Einstein, kiu tute ne perceptis lin, ĉar li estis tute koncentrita. La aŭtoro diras ke Einstein trovis Dion per la matematiko.