Ejaka lingvo

lingvo

La Ejaka Lingvo estas nun mortinta Na-denéa lingvo, kiu estis historie parolata en sudcentra Alasko, proksima al la buŝo de la rivero Kupro. La 21-an de januaro 2008, la lasta denaska parolanto mortis, tribestro Marie Smith Jones.[1]

Ejaka lingvo
I.ya.q
Mapo
lingvo • mortinta lingvo • formortinta lingvo
Athabaskan-Eyak
Parolata en Usono
Regiono Cordova, Alasko
Parolantoj 0 (ekde 2 008)
Skribo Latina
Lingvistika klasifiko

Na-dené-a
Atabaskejaka
Ejaka
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 eya
  Glottolog eyak1241
Angla nomo Eyak
Franca nomo eyak
vdr

Marie Smith (1918-2008) de Cordova estis la lasta parolanto de la lingvo. Ŝi ankaŭ estis la lasta plen-sanga ejak(in)o. Pro la formortado de siaj aŭtoĥtonaj parolantoj, la ejaka iĝis afiŝ-infano por la batalo kontraŭ lingva estingiĝo.

Historio redakti

Notendas, ke la disvastigo de la angla kaj subpremo de indiĝenaj lingvoj far usonaj aŭtoritatoj ne estis la sola kaŭzo de la malkresko de la ejaka lingvo. La alnorda migrado de la popolo Tlingit ĉirkaŭ Yakutat en antaŭkontaktaj tempoj kuraĝigis la uzon de la tlingita prefere al la ejaka laŭ multe el la Pacifika Bordo de Alasko. La ejaka estis ankaŭ sub premo de siaj najbaroj okcidentaj, la popolo Alutiiq de Princo William Sound, aldone al ioma premo de la popolo de la valo de la rivero Kupro. La ejaka kaj la tlingita kulturoj komencis kunfandi laŭ la Golfa Bordo, kaj nombro da ejake parolantaj grupoj iĝis absorbitaj de tlingitaj loĝantaroj de la Golfa Bordo. Ĉi tio rezultigis la anstataŭon de la ejaka per la tlingita inter la plejparto de la miksitaj grupoj post kelkaj generacioj, kiel raportita en tlingitaj buŝaj historioj de la areo. Ĉi tiu procezo estis tamen tute libervola, en akra kontrasto al la perfortaj klopodoj de la usona registaro dum la epoko teritoria.

Klasifiko kaj parencaj lingvoj redakti

La plej proksimaj parencoj de la ejaka estas la Atabaska lingvaro. La ejak-atabaska aglomero, kune kun la tlingita, formas bazan dividon de la na-denéa lingva filumo.

Multaj tlingitaj lok-nomoj laŭ la Golfa Bordo estas derivitaj de nomoj en la ejaka; ili havas obskurajn aŭ eĉ sensencajn signifojn en la tlingita, sed buŝa tradicio konservas multajn ejakajn etimologiojn. La ekzisto de ejake-derivitaj tlingitaj nomoj laŭ la plejparto de la bordo al sudorienta Alasko estas forta indikaĵo, ke la antaŭhistoria areo de la ejaka estis iam treege pli granda ol ĝi estis je la tempo de eŭropa kontakto. Ĉi tio konfirmas kaj tlingitajn kaj ejakajn buŝajn historiojn de migrado ĉie en la regiono.

Konsonantoj redakti


  Bilabialo Alveolaro Postalveolaro Palatalo Velaro Uvularo Glotalo
centrala laterala simpla labiala
Plozivo neaspiracia   d [t]       g [k] gw [kʷ] [q]  
aspiracia   t [tʰ]       k [kʰ]   q [qʰ]  
ejektiva   t' [t’]       k' [k’]   q' [q’] ' [ʔ]
Afrikato neaspiracia   dz [ts] dl [tɬ] j [tʃ]          
aspiracia   ts [tsʰ] tl [tɬʰ] ch [tʃʰ]          
ejektiva   ts' [ts’] tl' [tɬ’] ch' [tʃ’]          
Frikativa s [s] ł [ɬ] sh [ʃ]   x [x] xw [xʷ] [χ] h [h]
Nazala m [m] n [n]            
Alproksimanta w [w]   l [l]   y [j]      


Vokaloj redakti


Streĉa/Longa Loza/Mallonga
antaŭa centra dorsa antaŭa centra dorsa
ferma i. [i:] u. [u:] i [ɪ] u [ʊ]
meza e. [e:] e [ɛ]/æ [ɛ] a [ə]
malferma a. [a:] a [a]


Vokaloj sekvitaj de "n" estas nazaligitaj.

Bibliografio redakti

  • Krauss, Michael E., ed. 1982. In Honor of Eyak: The Art of Anna Nelson Harry. Fairbanks: Alaska Native Language Center. ISBN 0-933769-03-2 (~Honore al Ejako: La Arto de Anna Nelson Harry)
  • New Yorker, June 6, 2005: "Last Words, A Language Dies" by Elizabeth Kolbert ("Lastaj Vortoj, Lingvo Mortas" de Elizabeto Kolbert)
  1. http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=18391658&sourceCode=RSS Last Fluent Speaker of Eyak Language Dies ("Last Flua Parolanto de la Ejaka Lingvo Mortis") (angla)

Eksteraj ligiloj redakti