Ekeren

distrikto de Antverpeno


Ekeren estas orienta distrikto de la municipo Antverpeno en la Flandra Regiono de Belgio. La antaŭurbo festis sian 850-an naskiĝtagon en 2005; la nomo de la urbo unue estis menciita en 1155, kiel Hecerna. La nomo eble originis de la 9-a jarcento kiam kelkaj vikingoj ekloĝis tie post uzi la lokajn kverkojn (= ekarna en la skandinava lingvo) por siaj ŝipoj.

Ekeren
municipality section • district of Antwerp • municipo
Administrado
Statuso Aliĝinta municipo
Lando Belgio
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Municipo Antverpeno
Fondita 1155
Poŝtkodo 2180
Retpaĝaro http://www.ekeren.be
Demografio
Loĝantaro 22 727  ((2013-01-01) [1])
Geografio
Geografia situo 51° 17′ N, 4° 25′ O (mapo)51.2833333333334.4166666666667Koordinatoj: 51° 17′ N, 4° 25′ O (mapo)
Areo 8,07 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Situo de Ekeren en la urbo Antverpeno
Situo de Ekeren en la urbo Antverpeno
Ekeren (Belgio)
Ekeren (Belgio)
DEC
Ekeren
Ekeren
Situo de Ekeren

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ekeren [+]
vdr

Ekeren estis aparta municipo kun sia propra urbodomo, urbestro, kaj urbodelegitaro ĝis 1983, kiam la plej granda parto de ĝi, kune kun 8 aliaj municipoj, estis kunfandita en la grandurbon Antverpeno.

Hof van Veltwijck, hejmo de la distrikta konsilantaro

En 2000 la Antverpena urbodelegitaro iniciatis kromajn distriktajn konsilantarojn (districtsraden) kun respondecaj kampoj kiel sporto, kulturo, junularo kaj aĝularo. Ekde tiu malcentralizado la Antverpena municipo konsistas el naŭ distriktoj (la malnova grandurbo, sep iamaj municipoj ĉe ĝiaj limoj, kaj Bezali, kunfandiĝo de tri municipoj). La kvartala konsilantaro kolektiĝas en la 16-jarcent-epoka Hof van Veltwijck, kiu vidis gravajn restrukturajn laborojn ĉirkaŭ 2000.

Sporto redakti

Ekeren kutimis esti la hejmurbo de futbalteamo Germinal Ekeren ĝis ĝi kunfandiĝis kun la teamo K. Beerschot V.A.C al K.F.C. Germinal Beerschot (en 1999). La nova klubo havas sian bazon en la Olimpia Sportejo de Antverpeno.

Kulturo redakti

Ekeren estas la hejmo de la municipa akademio por muziko kaj vorto Jozef Pauly, kiu havas proksimume 2000 lernantojn. (Ĝi havas ankaŭ branĉojn en aliaj distriktoj de Antverpeno, kaj unu en la proksima municipo Kapellen). La akademio gastigas multajn ĉambrajn muzikistarojn. La flutensemblo Jozef Pauly faris koncertturneojn al Aŭstralio kaj Usono. Municipaj muzikakademioj en Belgio estas apartaj de la publika eduka sistemo; sekvi tiujn akademiojn estas tute laŭvola, kaj simpla ŝatokupo por la plej multaj el la studentoj.

Naturo redakti

La unu kvadratan kilometron granda teritorio Oude Landen estas unika kaj ekstreme varia peco de naturo situanta proksime de la limo kun la Antverpena urbocentro-distrikto. Ĉar ĝi estis armea areo ĝis 1972 (sed ne ofte uzata kiel tia) kie enirado estis strikte malpermesita, la naturo estis konservita dum jardekoj. La areo nun enhavas riĉan miksaĵon de plantoj kaj bestoj en ok apartaj mini-ekosistemoj.

Historio redakti

En 1703 Ekeren estis la loko de batalo en la Milito de hispana sukcedo, konata kiel la Batalo de Ekeren. Kelkaj stratnomoj en Ekeren (ekzemple, Successiestraat kaj Tweekronenstraat) daŭre rilatas al tiu okazaĵo.

Anoj de Ekeren redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Bevolkingscijfers (nederlande). Arkivita el la originalo je 2013-01-24. Alirita 2013-05-10.